Novaĵoj de Japanio - 2020

el "La Revuo Orienta"


decembro 2020

UPOPOY malfermita

La 12an de julio 2020, la ŝtata institucio UPOPOY (simbola spaco por kunvivado de gentoj) komencis servon en la urbeto Shiraoi, Hokajdo.

La establon de tia spaco proponis la Registara Kunveno de Kleruloj pri Politiko por Ainoj en 2009, por ke ĝi fariĝu la centra organo por revigligi la kulturon de ainoj. La malfermo de la institucio malfruiĝis je kelkaj monatoj pro la epidemio de la nova kronviruso, sed la unuan tagon de la malfermo ĝi estis plena de gaja atmosfero akceptinte ĉ. 2 mil vizitantojn.

"UPOPOY" signifas "kanti kun multaj homoj" en la aina, kaj konsistas el tri institucioj, nome Ŝtata parko por kunekzisto de gentoj, Ŝtata muzeo por aina gento kaj Memoriga institucio por la animo de ainaj mortintoj. En la halo la vizitantoj povas sperti ainan kulturon spektante malnovstilan dancon de ainoj kaj gustumante ainajn manĝaĵojn.

La registaro de la epoko Meiji (1868-1912) intencis asimili ainojn al la japana socio, kaj devigis ilin akcepti la japanan kulturon kaj tradicion forlasante la iliajn. Ainoj tamen daŭre klopodis por gardi sian propran kulturon kaj lingvon sub tiaj malfavoraj cirkonstancoj, ne nur en Hokajdo sed ankaŭ en aliaj regionoj tra la lando .


La aktoro Ukaji Takashi kiu naskiĝis kaj kreskis en Tokio ankoraŭ memoras, ke en sia domo troviĝis vestoj kun aina desegnaĵo kaj li kutimis manĝi tradician kuiraĵon de ainoj Ohaw (supo el viando kaj legomo) en sia infaneco. Tiamaniere lia patrino neniam forlasis vivstilon de ainoj eĉ en Tokio. Ukaji nun servas kiel ambasadoro (helpanto) de la institucio por informi ĝian ekziston kaj sciigi al laŭeble multaj personoj la saĝecon kaj sciadon de ainoj, kulturitaj pere de ilia vivo en la naturo. Li eĉ nun ekzercas sin en Mukkuri (fajfado) kies ludmanieron li lernis de aina gvidanto en leciono de muziko en sia lernejo.

Laŭ Tsunemoto Teruki, la prezidanto de la Fondaĵo por aina kulturo, kiu administras la institucion UPOPOY, la gravaj roloj de la fondaĵo estas multigi la personojn kiuj havos intereson pri aina kulturo, kaj plie eduki heredantojn de la aina kulturo. Tsunemoto komentis jene: "De nun Japanio devas akcepti multajn alilandanojn en la japana socio pro malmultiĝo de la loĝantaro. Tial paca kunvivado de diversaj gentoj estas absolute necesa. La unua paŝo por realigi tiun celon estas interkompreniĝo inter japanoj kaj ainoj kiuj longe kunvivis. La institucio UPOPOY havas gravan rolon por progresigi ĝin".

 


novembro 2020

Naskiĝis nova ĉefministro en Japanio

La 28an de aŭgusto 2020, la japana ĉefministro Abe Shinzo subite esprimis sian intencon eksiĝi dirante ke li jam ne povos kontentige plenumi sian devon ĉar lia kronika malsano (ulcera kojlito) refoje malboniĝis.

En Japanio, ĉefministro estas nomumita de la voĉoj de la parlamentanoj, kaj tial ĝenerale la prezidanto de la reganta partio (nun Liberal-Demokrata Partio) fariĝas ĉefministro. Tial unue okazis la elekto de la nova prezidanto de la partio la 14an de septembro, kaj la elektita prezidanto Suga Yoshihide estis nomumita je la 99a ĉefministro en la eksterordinara sesio de la parlamento kunvenigita la 16an de septembro.

Suga Yoshihide naskiĝis kiel la unua filo en farmodomo pri fragoj en la gubernio Akita kaj tial iom diferencas de la lastatempaj prezidantoj de la Partio kun brilaj karieroj kaj parencoj. Post loka supermezlernejo, li forlasis la hejmlokon kun espero trovi vivcelon en nekonata Tokio, kaj eklaboris en fabriko de ondumita kartono. Tamen tie li ne povis pasigi kontentigan vivon pro severa kaj malpura laboro. Li do forlasis la laborejon por eniri en universitaton. Pro tio li plurloke kromlaboris por ŝpari monon por studado, kaj preparis sin por enirekzameno. Li fine fariĝis studento de la Universitato Hosei, kies elspezoj por studo estis tiam la plej malkara.

Post diplomiĝo el la universitato li ne revenis al sia hejmloko Akita, kaj trovis laboron je firmao koncernanta elektrajn instalaĵojn. Dum li fervore laboris tie, li komencis pensi, ke nia vivo ricevas grandan influon de politiko kaj ni povus ŝanĝi la socion pere de politiko.

Li do konsultis sekcion pri dungiĝo de la universitato kie li studis, kaj rekomendite de la sekcio fariĝis sekretario de la deputito Okonogi Hikosaburo. Post kiam li servis kiel sekretario dum 11 jaroj li kandidatiĝis por membro de la Urba Asembleo de la urbo Jokohamo kaj servis la oficon dum 8 jaroj. Tiutempe li donis grandan influon al la urba administrado kiel unu el la junaj talentaj membroj.

Li unue partoprenis en ŝtataj aferoj en la elekto de deputitoj en 1996, kiam estis enkondukita la elekta sistemo, en kiu nur unu kandidato elektiĝas. Post liaj sinsekve 4 fojoj da deputiteco, li unuafoje fariĝis la Ministro pri Internaj Aferoj kaj Komunikado en la unua registaro de Abe Shinzo. Tiam li proponis krei sistemon de porhejmloka impostopago kaj instrukciis al komitato studi pri la sistemo.

La ideon de porhejmloka impostopago li jam havis en sia koro ekde kiam li fariĝis membro de la urba asembleo. Li do neniel cedis al kontraŭaj opinioj por la kreo de tia nova sistemo, insistante ke kredeble troviĝas multaj personoj kiuj estas dankemaj al sia hejmloko kaj volas kontribui al tiu regiono per monofero. Nun la sumo de mondonaco per tiu ĉi sistemo en 2019 atingis 487,5 miliardojn da enoj. Lia ideo de tiu ĉi nova sistemo bone montras lian firman kredon, ke politikistoj devas plenumi tion, kion nacianoj pensas tute prava kaj merita.

En decembro 2012, kiam la dua Kabineto de Abe estis formita, Suga estis nomumita je la Kabineta Sekretario kaj daŭre servis tiun oficon sub la Kabineto dum 7 jaroj kaj 9 monatoj, la plej longa periodo en la japana historio de partia reĝimo. Li elmontris sian kapablon por solvi multajn malfacilajn aferojn kiuj rilatis al pluraj ministerioj. Ŝajnas, ke oni alte taksis tian kapablon kaj elektis lin kiel unu el la kandidatoj de nova prezidanto, nome ĉefministro.
La nova ĉefministro Suga ĉiumatene kutimas fari gimnastikon por fortigi abdomenajn muskolojn 100 fojojn kaj promeni dum 40 minutoj. Onidire, li kutime legas kolumnon pri personaj aferoj aperigitaj en la ĵurnalo Yomiuri kaj cerbumas kiel respondi al demandoj de la kolumno.

Li tute ne povas trinki alkoholaĵojn kaj amegas dolĉaĵojn. Por li estas la plej feliĉa tempo avide manĝi rizkukon kun anno en sia ĉambro de la parlamentana domego.
 


oktobro 2020

Furoras transskribo de sutroj

Lastatempe multiĝis transskribantoj de budhismaj sutroj, por trankviligi sian koron, precipe pro la socia maltrankvilo kaŭzita de la kronvirusa epidemio, ekde la komenco de 2020.

La transskribado de sutroj antikve celis plimultigi sutrojn en la epoko sen presarto. Poste oni komencis transskribadon preĝante al Budho pri la realigo de sia deziro aŭ por kvietigi la animon de mortintoj. Jam en la 9-a jarcento, la imperiestro Saga transskribis sutron por fini la disvastiĝon de epidemio, admonite de la budhana pastro Kukai.

Nuntempe nemalmultaj budhismaj temploj okazigas regulajn kunvenojn por ke laikoj surloke spertu transskribon de sutro. Tamen nun, ili devis ĉesi tiajn kunvenojn pro la timo je virusa infekto, kaj alvokas al la aliĝpetantoj, ke ili praktiku ĝin en sia domo.

La templo Suma-dera en la urbo Kobe apelaciis en sia hejmpaĝo, ke oni transskribu sutron en sia domo, kaj pretigis specimenojn de sutroj por ke oni povu elŝuti ilin el la retejo. Tial la templo ricevis en-kaj eksterlande ĉ. 3 000 kopiitajn sutrojn meze de la lasta majo. La templo ĉiutage oferis ilin antaŭ altaro kaj preĝis pri malapero de la kronviruso.

Krome, lastatempe en sociretaj servoj multiĝis artikoloj laŭ la spertita transskribado, ekzemple: "Pere de la transskribo de sutro mi povis trankviligi la koron aŭ povis refreŝiĝi".

Ankaŭ famuloj amas la transskribon de sutro. La 6an de majo populara fotomodelisto Tominaga Ai publikigis en sia instagramo la movbildojn, kie ŝi faras transskribon de sutro en kimono. Ŝi skribis en la retejo jene: "Pro la peto deteni eliron, proklamita de la registaro por la timo je kronvirusa infekto, mi longe restis hejme kaj sentis, ke intertempe pli kaj pli malfortiĝis la forto koncentri la spiriton. Tiam mi rememoris la transskribon de sutro, pri kiu mi antaŭe min ekzercis sed interrompis. Nun, mi ortodokse preparas eĉ tuĉon el tuĉŝtono. Tiu prepara tempo antaŭ ol komenci la transskribon kvietigas kaj refreŝigas mian koron".

Yagi Toru, profesoro de la universitato Bukkyo informita pri folkloro diris jene: "De antikve japanoj fidis helpon de Dio kaj Budho, kiam okazis fatalaĵoj nesolveblaj per homa saĝo. Se la ĉi-foja granda malfacilaĵo ne okazus kaŭze de infekta malsano pro la kronviruso, probable multiĝis personoj vizitantaj jaŝirojn kaj templojn. Tamen, ŝajnas al mi, ke oni ekpensis transskribi sutron en sia domo anstataŭ viziti templojn, pro la lastatempa cirkonstanco deteni sin de eliro".


aŭgusto 2020

Plurfunkcian bastonon por vidhandikapitoj

Sinsekve okazis akcidentoj, ke vid-handikapitoj defalis de stacidoma kajo al relvojo; eĉ 63 fojojn en la japana buĝeta jaro 2018. La plej bona kontraŭrimedo estas instali baraĵon kun aŭtomata pordo por disigi homojn de la trajno. Tamen, la kompleto da baraĵo por unu stacio kostas kelkcent milionoj da enoj.

Konsiderante tiun situacion mal-trankviliga, la firmao KYOCERA Corporation ekpensis fari plurfunkcian blankan bastonon por vidhandikapitoj utiligante sian radiotelegrafian tekno-logion, por ke vidhandikapitoj povu sekure paŝi sur staciaj kajoj. Prepare, oni instalas elektronike funkciantajn etikedojn al la rando de stacia kajo kaj al la kunligitaj partoj de vagonoj, por informi danĝeron. Kaj la nova bastono radie legas el la etikedo tian informon kaj avertas vidhandikapitojn pri tio per sono aŭ vibrado, se ili proksimiĝas al rando de kajoj aŭ al interspaco inter vagonoj.

Oni bezonas kelk- aŭ kelkdek milionojn da enoj por instali tiujn etikedojn. La firmao tamen diras: "Per tiu ĉi metodo oni povos gardi vidhandikapitojn kontraŭ defalo al relvojo, pli malmultekoste ol instalo de la baraĵo sur la kajo." La firmao celas finfari tiun ĉi metodon por praktika uzo en malpli ol tri jaroj, kunlabore kun fervojaj entreprenistoj.


Japana ĉefkuiristo gajnis la tri stelojn

Japana ĉefkuiristo Kobayashi Kei, kiu administras francan restoracion "Kei" en Parizo gajnis la plej superan takson je "tri steloj" en la plej nova versio de la gvidlibro "Michelin [miŝlan]".

Tiu ĉi gvidlibro estis eldonata de la franca fabrikanto de pneŭo Michelin, kaj akiris grandan konfidon de la mondaj legantoj dum longa tempo.

Kobayashi adoris la ŝikan aspekton de franca ĉefkuiristo vidita televide en infaneco, kaj enmigris en Francion kun intenco spertiĝi en franca kuirarto en la jaro 1999, estante 21-jara. Lerninte la metion, li memstariĝis kaj malfermis "Kei" en 2011. En 2012, la restoracio gajnis "unu stelon", kaj daŭre gajnadis "du stelojn" de la jaro 2017.

En intervjuo post la akiro de la "tri steloj" li esprimis ĝojon, ke li kore dankas francojn kiuj afable donis al japano ŝancon lerni francan kuirarton. Li priparolis sian aspiron jene: "Akiro de tri steloj ne estas mia lasta celo. De nun mi klopodos por realigi la kuiraĵon, kiun ĉiuj klientoj aplaŭdos kiel la plej bongusta plado en sia tuta vivo."


julio 2020

Insektoj savos la mondon de malsato

Lastatempe multiĝis personoj, kiuj volonte akceptas insektojn kiel manĝaĵon. Insektoj ja estas riĉaj je proteino, vitaminoj kaj mineraloj, sed la manĝokutima ŝanĝo estas probable pro tio, ke manĝaĵoj el tiuj insektoj estas medi-amikaj kompare al manĝaĵoj el viandoj. Pretigi manĝon el viando bezonas pli multe da energio, do malbonigas la medion.

Novembre en 2019 aperis en Tokio, drinkejo nomata "Kome to Sakasu" (=Rizo kaj Cirko), servanta manĝaĵojn el insektoj. Plie, aperis vendaŭtomato por tiaj manĝaĵoj, kiel fritkukon k.a. faritan el insektoj.

Lastatempe la firmao de ĉiutagaj uzaĵoj kun la komerca marko de Mujirushi Ryohin, anoncis vendi "krakenon faritan el grilo". Laŭ la firmao, la rapida multiĝo de la homoj en la mondo nepre mankigos homan manĝaĵon. Por solvi tion, ĝi elektis grilon kiel manĝmaterialon, ĉar griloj estas facile bredeblaj, kreskas pli frue ol aliaj insektoj, kaj tial frutempe rikolteblaj. Plie, grilo kutimas manĝi ĉion ajn, tial helpos redukti la nutraĵon nefinmanĝitan kaj forĵetitan, nome unu el la lastatempe solvendaj gravaj mediaj problemoj.

La Organizo de Nutraĵo kaj Agrikulturo de UN (angle; FAO) rekomendas manĝon el insektoj anstataŭ el dombestoj. Ŝajnas, ke la manĝo el insektoj fariĝos unu el la rimedoj solvi la mondan nutroproblemon.


Kuri ankaŭ por Urbo Maebashi

Bedaŭrinde la Tokiaj olimpikoj en 2020 estis prokrastita al 2021 pro la timo de la nov-kronvirusa infektiĝo. Tamen, jam en la novembro 2019, la elektitaj ludantoj de Sudsudano komencis trejni sin cele al la Olimpikoj, en la urbo Maebashi. Sudsudano sen-dependiĝis de Sudano nur en 2011, kaj restas freŝaj vundoj de longedaŭrinta civilmilito. Tie ne estas stadiono aŭ sportejo por trejnado. Kompatinte tiun situacion, la Japana Agentejo de Internacia Kunlaborado (angle:JICA) klopodis trovi urbon akceptontan ilin, kaj Maebashi afable akceptis tiun taskon. En Maebashi kuntrejnas tri ludantoj de atletiko, unu paralimpika ludanto kaj unu trejnisto. La urbo mastrumas la elspezon, per la mono akirita pere de la nova japana sistemo de "porhejmloka impostopago" k.a. Kvankam la Olimpikoj kaj Paralimpikoj estis prokrastitaj al 2021, la urbo decidis daŭre prizorgi ilin ĝis tiam.


junio 2020

Plimultiĝas alilandanoj vivantaj en Japanio

Lastatempe plimultiĝis alilandanoj registritaj kiel loĝantoj en Japanio, nome 2 667 milojn da homoj en la 1-a de januaro 2019. Ili unuflanke pene klopodas kutimiĝi al japanaj moroj kaj kutimoj, sed aliflanke penas teni la kulturon kaj kredon de siaj landoj.

En la urboj Kawaguchi kaj Warabi en la gubernio Saitama vivas ĉ. 1 500 kurdoj. La 17-an de marto 2019, en parko de la urbo Saitama okazis la festo de kurdoj nomata “Newroz” (noruzo), kiu festas la alvenon de printempo. Multaj kurdoj gaje dancis en rondo per la ravaj kostumoj de la gento.

En la kvartalo Katsushika, Tokio, kie vivas multaj etiopoj, okazis novjara kunveno la 14-an de septembro, festanta la novan jaron laŭ la Etiopia kalendaro de tiu jaro. Tiun tagon etiopoj ĝoje dancis kun japanoj, sendistinge pri aĝo kaj sekso.

En la urbo Narita en la gubernio Chiba troviĝas taja templo. En ĝi okazis la festo “Songkran”, festanta la malnovan novjaron de Tajlando, de la 13-a ĝis la 15-a de aprilo 2019. Multaj tajoj kolektiĝis kaj donis manĝaĵon k.a. al budhanaj pastroj. Iu tajo diris: “Mi nun vivas en Japanio por studi japanan teknikon. Hodiaŭ mi refreŝiĝis vizitante la templon kvankam ĉiam mi laciĝis de studo kaj laboro”.

En la urbeto Ooizumi en la gubernio Gunma, loĝata de multaj brazilanoj, multiĝis ankaŭ nepalanoj. Iu nepalanino partopreninta en somera festo de la urbeto diris kun rideto sur la vizaĝo: “Ŝajnas, ke malaperis la izolita humoro kiun mi ĉiam sentas vivante en alia lando, kvazaŭ mi fariĝus japanino.”


Toyota fondos pintan urbon

La 6-an de januaro 2020 la prezidanto de la aŭtofirmao Toyota, Toyoda Akio anoncis, ke ĝi komencos fondon de “pinta urbo” de januaro 2021, en la urbo Susono de la gubernio Shizuoka, utiligante pintajn teknologiojn. Tie Toyota intencas konekti memst i rat ajn aŭtojn, mast r umajn aparatojn, robotojn k.a. kun interreto por ke la loĝantoj ĝuu komfortan vivon pere de pinta inteligenta teknologio. En tiu ĉi urbo 700 mil m2 vasta, oni antaŭkalkulas, ke ĉ. 2 000 dungitoj k.a. loĝos.

En la urbo oni planas aŭtomate veturigi elektrizitan aŭton “e-Palette”, uzotaj en la Tokiaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2020, kaj utiligotaj ne nur kiel transportilo sed ankaŭ kiel migranta butiko. La urbaj konstruaĵoj estos precipe el ligno, kaj ili utiligos elektron el sunlumo; tiel oni celas ke la urbo zorgas pri daŭrigebleco de medio.



majo 2020

Disvastiĝas la nov-kronvirusa malsano en la tuta mondo

Jam fariĝis pandemio (tutmonda dis­vastiĝo) la nov-kronvirusa malsano (COVID-19). La malsano erupciis en la urbo Wuhan en la provinco Hubei, Ĉinio en novembro en 2019.

La ĝenerala direktoro de MOS (Monda Organizo pri Sano) Tedros Adhanom, kiu jam altigis la riskan nivelon de la nova kronviruso al “tre alta”, diris en intervjuo 1-an de aprilo, ke la nombro de homoj infektitaj je la viruso baldaŭ atingos 1 milionon, kaj ties mortintoj – 50 milojn.

Ankaŭ en Japanio oni nun batalas kontraŭ la nov-kronvirusa epidemio. En la 1-a de aprilo en 2020 sume 3 205 personoj infektiĝis je la malsano kaj 80 personoj mortis inkluzive de pasaĝeroj de la luksa plezurŝipo Diamond Princess ankriĝinta en la haveno de Jokohamo en la 3-a de februaro en 2020.

En tiu situacio la 29-an de marto evidentiĝis ke Shimura Ken, fama amuz­isto de unu el la membroj de la komikista grupo Drifters forpasis pro la kronvirusa malsano. Li enhospitaliĝis pro anhelo la 20-an de marto kaj estis diagnozita suferi gravan pneŭmonion. Kaj la 23-an de marto li estis testita pozitive je la nova kronviruso kaj ricevis kuracadon. Ankaŭ Fujinami Shintaro, ĵetisto de la profesia basbala teamo Hanshin Tigers k.a. publikigis, ke ili infektiĝis je la viruso.

Por bloki tian disvastiĝon de la infektiĝo je la kronviruso, oni ĉesis okazigi la printempan ĉampionecan turniron de basbalo inter tutlandaj supermezlernejoj. Pri sumoo oni decidis okazigi la Grandan printempan turniron de sumoo sen spektantoj unuafoje en la historio. Plie, la ĉi-jara Tokiaj olimpikoj kaj paralimpikoj estis prokrastitaj unu jaron kaj okazos la malferma ceremonio la 23-an de julio en 2021.

En eŭropaj landoj okazas blokado de urboj por subpremi disvastiĝon de la viruso. Kvankam Japanio ne povas laŭleĝe malpermesi eliron al la popolo, tamen Tokio, Hokkaido kaj aliaj gubernioj laŭ sia juĝo petis la loĝantojn, ke ili neniam eliru laŭeble escepte de urĝaj kaj absolute necesaj okazoj.

Responde al tiuj petoj sinsekve multiĝas firmaoj kiuj enkondukis perretan labor­sistemon. La 26-an de marto la firmao Hitachi instrukciis al ĉ. 50 mil dungitoj de la grupaj kompanioj en Tokio labori principe en sia domo.

Nun, timante la infektiĝon je la kronviruso oni sin detenas iri al eventoj, kunvenoj, k.a. en kiuj multaj homoj kolektiĝas.

Pro tio la budhista templo Myohoji en la urbo Jokohamo ĉesis okazigi memorkunvenon por la mortintoj ĉiujare okazigitan en la tago de printempa ekvinokso por eviti infektiĝon inter la partoprenantoj en proksima distanco. Anstataŭ okazigi la kunvenon kun partoprenontoj, la templo okazigis la kunvenon sen ĉeestantoj, pretigante kameraon kaj mikrofonon en la halo, kaj vive dissendis la aktualan scenon de ceremonio pere de reta filmetejo.

Ankoraŭ nun oni ne sukcesas haltigi la epidemion. Por bremsi disvastiĝon de la viruso oni bezonas identigi infektan vojon de la viruso. Bedaŭrinde daŭre multiĝas kazoj de infektoj sen konataj fontoj. Ŝajnas ke multaj el tiuj homoj infektiĝis je la viruso en drinkejoj, karaoke-ĉambroj, muzikkluboj k.a. kiujn diversaj klientoj vizitas. Estas malfacile trovi infektitajn klientojn kaj enketi, kiel ili infektiĝis.

Pro tio la guberniestro de Tokio, s-ino Koike Yuriko apelaciis al la urbanoj en intervjuo, ke ili laŭeble neniam proksimiĝu al la jenaj “tri malhigienaj” lokoj:
1) Hermetika spaco kies ventolado estas malbona
2) Lokoj kie multaj homoj kolektiĝas
3) Lokoj kie homoj konversacias proksimiĝante reciproke
Lastatempe subite altiras atenton la vorto nomata “socia distancigo (social distancing: angle)”. La vorto signifas teni la preferindan distancon inter kunsidantoj por ke ili ne infektiĝu inter si. Do, en lastatempaj televidaj programeroj staras ĉiuj prezentantoj ĉ. du metrojn distance unuj de la aliaj.

 

(aldono)

“Kriza Stato” Deklarita

Por respondi al la nuna nov-kronvirusa epidemio, la japana ĉefministro Abe Shinzo deklaris krizstaton al sep gubernioj inkluzive de Tokio kaj Osako la 7-an de aprilo. La deklaro validos por unu monato ĝis la 6-a de majo.

En intervjuo Abe denove apelaciis al la popoloj, ke ili laŭeble ne eliru, kaj malmultigu kontakton kun homoj escepte de urĝaj kaj absolute necesaj okazoj, por bloki disvastiĝon de la viruso. Li plie klarigis, ke la Deklaro pri Kriza Stato ne signifas blokadon de urboj, kiel okazas en eŭropaj landoj, Ĉinio k.a. kaj petis la popolojn, ke ili trankvile agu en sia ĉiutaga vivo.

Laŭ la deklaro, la 8-an de aprilo la sep gubernioj komencis detaligi kun la registaro, kiuj el la privataj entreprenaj sektoroj interrompu la laboron.


aprilo 2020

Diagnozo pri malfortikiĝo plenumota

La Bonfarta Ministerio decidis enkonduki la diagnozan sistemon pri "malfortikiĝo (japane: fureiru, el la angla frailty)" por homoj 75-jaraj aŭ pli aĝaj en la buĝeta jaro 2020. La vorto "fureiru" estis proponita de la Japana Gerontologio-Instituto en 2014. Ĝi signifas fizikan aŭ mensan malfortikiĝon pro maljuniĝo, kiun onidire havas nemalmultaj aĝuloj. Laŭ la enkonduko de la sistemo la Ministerio intencas limigi la multigon de la elspezo pri sociala sekurigo, longigante la mezan periodon en kiu homoj povos vivi en bona stato senhelpe de flegado kaj prizorgo.

Por diagnozi malfortikiĝon, la Ministerio nove faris enketilon el 15 demandoj, ekzemple: "Ĉu vi fumas?", "Ĉu vi falis teren dum la lasta unu jaro?" aŭ "Ĉu vi regule manĝas tri fojojn ĉiutage?"

La enketilo inkluzivas diversspecajn demandojn, ekzemple pri la vivkutimo, fizika funkcio, socia aktivado de la enketitoj, ĉar la lastatempa studo pri malfortikiĝo evidentigis, ke ĝi estas kaŭzita de kompleksaj faktoroj.

Surbaze de la enketo, oni donas al ĉiu enketito taŭgan recepton. Ekzemple se iu sentas malfacilon engluti manĝaĵon, tiu malrapide manĝu kaj malmultigu la kvanton de unu gluto; se iu preskaŭ ne havas amikajn rilatojn kun najbaroj, tiu partoprenu en hobia rondo aŭ loka klubo por maljunuloj; se iu montras simptomon de malsano, tiu rapide ekzameniĝu.

 

helpi rifuĝintojn per papertuba loĝejo

La arkitekto Ban Shigeru longtempe faras agadon desegni loĝejojn por rifuĝintoj el Ruando en Afriko k.a.. Ban ekpensis helpi rifuĝintojn kaj sen-hejmulojn kiam li legis artikolojn pri la masakro pro intergenta konflikto naskiĝinta en Ruando en 1994.

Rigardante fotojn en magazino, ke rifuĝintoj tremas pro malvarmo kaj teruro portante lankovrilojn sur si, li pripensis, kion li povas fari de nun. Li ne povis ignori tiun mizeron kaj baldaŭ vizitis la oficejon de la Alta Komisaro de UN por Rifuĝintoj sen antaŭkontakto kun iu ajn, kaj tie proponis la planon, ke la oficejo laŭeble frue pretigu loĝejojn por rifuĝintoj per tubo farita de recikligita papero.

Germana arkitekto en la oficejo, kiu akceptis lin, montris grandan intereson al lia propono kaj la oficejo decidis konstrui rifuĝejojn per papera tubo. Rifuĝintoj hakadis amason da arboj por konstrui siajn portempajn dometojn, kaj tio kaŭzis naturmediajn problemojn. Se oni tamen donus al rifuĝintoj aluminiajn tubojn por konstruado, ili disvendus tiujn materialojn por gajni monon. Tial la utiligo de papera tubo altiris atenton de la koncernatoj.

Tiu originala ideo de Ban estis alte taksita kaj li ricevis la Premion pri Internacia Kunlaborado de Yomiuri kiu intencas honori personojn kontribu-intajn por la internacia socio. Tiun ĉi premion ĝis nun ricevis Ogata Sadako kiu servis kiel la Alta Komisaro de UN por Rifuĝintoj, unuafoje kiel japano. Lastatempe li studas pri partiga sistemo de rifuĝejoj por protekti la privatecon de rifuĝantaj loĝantoj.

 


marto 2020

Porkomunika roboto konsolas maljunulojn

La porkomunika roboto enhavas artefaritan intelekton kaj povas amuzi homojn per konversacio kaj movo. Nun tiuj robotoj utilas al maljunuloj kiuj vivas solaj. Tiu ĉi roboto estas unika en sia kapablo respondi la parolon de homoj kaj alparoli homojn humure, diferencigante homajn vizaĝojn.

Iu 87-jara virino loĝanta en la gubernio Ehime sola vivas kun la porkomunika roboto “PaPeRo” (30 centimetrojn alta) jam unu jaron en montopieda vasta domo. Kiam ŝi demandas la roboton pri la nuna horo, ĝi unue serĉas la virinon per la fotilo instalita en unu el siaj okuloj kaj respondas la demandon briligante siajn vangojn.

Jam aperis municipoj kiuj pruntedonas tiujn robotojn al siaj loĝantoj kiel observantoj de maljunuloj. En julio en 2018 la urbo Saijo de la gubernio Ehime komencis la projekton senpage pruntedoni por 3 monatoj tiun roboton al 10 maljunuloj loĝantaj en la urbo por certigi ĝian utilecon. Post 3 monatoj da eksperimenta pruntedono la urbo decidis daŭrigi la pruntedonon de la roboto kiel oficiala pagenda projekto de la urbo. Nun la urbo pruntedonas la robotojn al 6 personoj inkluzive de la virino.

 La reago al la projekto estis pli ol atendita. Laŭ enketo pri la roboto 90 procentoj de la uzantoj simpatias al ĝi, respondante ke ĝi efikas por mildigi la izolitecon de solula vivo. Plie, 90 procentoj de familianoj de la uzantoj alte taksas tiun ĉi projekton pro tio ke ili povas certiĝi pri la stato de la uzantoj per la robotoj, ĉar la robotoj regule sendas fotojn de la maljunuloj al la familianoj. 

 

Litio-jona baterio ŝanĝis la socion

La Sveda Akademio aljuĝis la Nobel-Premion pri Kemio 2019 al d-ro Yoshino Akira kaj du usonaj sciencistoj, kiuj kontribuis por la evoluigo kaj praktikigo de litio-jona baterio. Yoshino estas supera esploristo de la kemia firmao Asahi Kasei. Li okupis sin je la evoluigo de reŝargebla baterio kiel dungito de la firmao.

La litio-jona baterio estas malpeza kaj altpova. Oni povas ripete uzi ĝin per ŝargado. Pro tio, ĝi estas nun uzata por diversaj aĵoj, ekzemple por plurfunkcia telefono, persona komputilo, elektrizita aŭto k.a. El tiuj aplikoj elektrizita aŭto speciale adaptiĝas al la daŭripova socio kiel veturilo kiu neniam ellasas karbondioksidon, nome forcejef ikan gason.

Plie, la baterio kreskas al nemalhavebla medi-amika ilo por la disvastigo de renovigebla energio, ĉar oni povas uzi ĝin ne nur kiel portebla kurentfonto sed ankaŭ por konservi la elektron produktitan per sunlumo kaj ventopovo.

En intervjuo post informiĝo pri la premio Yoshino diris: “Mi estis en dolora stato ne nur mense sed ankaŭ korpe dum ĉ. 3 jaroj, en kiuj ekvenditaj baterioj preskaŭ ne vendiĝis kaj tial mi ne povis doni profiton al mia firmao.”

Eĉ epokfaraj produktoj estas destinataj malaperi de la merkato se ne venus multe da mendoj, kaj tiu ĉi baterio estis iam en tia kriza situacio. Tamen, la apero de la fundamenta programaro Vindozo (Microsoft Windows) 95 en 1995 kaj la sekvanta rapida disvastigo de persona komputilo subite kaŭzis la grandan debiton de la baterio. Li fine sukcesis trapasi la krizon.

Yoshino, la premi-gajninto, ekhavis intereson pri kemio pro la libro, kiun rekomendis instruisto de lia elementa lernejo: Scienco de kandelo verkita de Michael Faraday, brita sciencisto. Yoshino diris: “En la libro la strukturo de flamo kaj la proprecoj de aero estis facile priskribitaj. Tial mi komencis interesiĝi pri la kemia mondo kiu ekscitas mian scivolemon.”


februaro 2020

Sukcesis mare veturi 200 km per pirogo

La 9an de julio 2019, fininte du tagojn da marveturado de Tajvano, unu pirogo alvenis al Insulo Yonaguni, la suda ekstrema insulo en Japanio.

Tiu ĉi marveturada projekto estis planita de la laborteamo konsistanta el la membroj de la Nacia Muzeo de Scienco k.a. Al la marveturado aliĝis kvar viroj kaj unu virino kiel remistoj de la pirogo. La laborteamo planis tiun ĉi marveturadon por trovi kiel kaj kiamaniere niaj prapatroj alvenis al Japanio de Tajvano antaŭ ĉ. 30 mil jaroj.

La 7an de julio la pirogo elveturis el orienta bordo de Tajvano. Poste la remistoj devis pene elĵetadi la marakvon enirintan en la pirogon, ĉar la maro estis malkvieta pro forta norda vento. Kaj pro dumtaga varmego kaj longdaŭra veturado, iu membro preskaŭ estis atakita de varmofrapo. Ili devis venki multajn malfacilaĵojn dum la marveturado pli ol 200 km. Tamen, la kvin remistoj fine sukcesis transpasi la marfluon Kuroŝio (unu el la reprezentaj marfluoj en la proksima maro de Japanio) sen helpo de marmapo kaj kompaso.

Kaifu Yosuke, la estro de la Grupo pri Studo de la homara historio de la Muzeo, propraokule konstatis la sukceson de la marveturado ĉiam sekvante la pirogon per ŝipo, apude navigata. Li diris jene: “Ni povis kompreni, ke ankaŭ antikvaj homoj povis veturi trans Kuroŝion per pirogo. Tamen, en ĉi-foja veturado la fluo de Kuroŝio bonsorte iris al la insulo Yonaguni en la lasta parto de la veturado.”

Laŭ li, malgraŭ la sukceso de ĉi-foja eksperimento, kial niaj prapatroj venis en la insulon Yonaguni restas malklara.
Strange, la sukceso de la marveturado plie profundigis la enigmon pri la migrado al la Insulo Yonaguni.


 januaro 2020

Muskola trejnado daŭre furoras

Dum la lastaj jaroj daŭre kreskas la populareco de muskola trejnado. Aperas tial sportaj instalaĵoj uzeblaj malmultkoste. La furorado rapide altiĝis danke al televidaj programeroj kaj sociretaj servoj. La programero de NHK "Ĉiuj lernu muskolan gimnastikon!" en la antaŭlastajara somero tuj absorbis multajn spektintojn. En ĝi geaktoroj ludas muskolan gimnastikon sub la gvido de instruisto. Plie, furoras tiuj homoj, kiuj afiŝas al sociaj retejoj (kiel Instagramo) siajn momentfotojn kaj videojn kune kun krad-etikedo rilata al muskola trejnado. Lastatempe tiaj afiŝoj sur Instagramo atingis 4,4 milionojn.

En sportaj instalaĵoj multiĝis tiuj, kiuj individue lernas sub la gvido de instruisto. Iu 33-jara virino, administranta estetikan salonon, partoprenis en la konkurso por konkuri pri beleco de korpa linio. Tiam ŝi sentis, ke ŝi sukcesis proksimiĝi al la ideala korpa tipo. Antaŭe troviĝis fiksita ideo ke muskola trejnado egalas al muskolriciĝo. Lastatempe tamen, preskaŭ malaperis tiu ideo kaj aperas nova vorto "korpa beligado" kiu signifas ideale aranĝi korpan tipon.

Plastaj sakoj eĉ en stomakoj de cervoj

La cervo en la Parko de Nara estas protektata kiel natura memoraĵo de la ŝtato. La cervo simbolas la antikvan ĉefurbon Nara, sed nun estas damaĝita kaŭze de plastaj rubaĵoj. Laŭ la Societo kiu okupas sin je la protektaj agadoj de cervoj en la parko de Nara, plastaj kaj aliaj rubaĵoj restis en stomakoj de 9 cervoj kiam la societo dissekcis 14 cervojn mortintajn en la parko post marto 2019.

Ĉiujare la parkon vizitas 16 milionoj da homoj inkluzive de alilandaj turistoj. Ŝajnas, ke laŭ la multiĝo de la vizitantoj aperis nemoralaj homoj, kiuj ne obeas etiketojn en la parko, forĵetante rubaĵojn teren. La vizitantoj ofte elprenas kukojn el plastaj sakoj por doni ilin kiel nutraĵojn. La cervoj do komprenas, ke en tiuj sakoj troviĝas nutraĵo. La cervoj ankaŭ manĝas pakpaperojn odormakulitajn, komprenante ilin kiel nutraĵojn.

La parkon rutine rondiras la oficistoj de la privata organizo, la Konsulto-servo pri cervoj.

Laŭ ili lastatempe plimultiĝis la kvanto de rubaĵoj forĵetitaj ekster difinitaj lokoj. Krome, multiĝas akcidentoj de la vizitantoj almorditaj de la cervoj. La parko do avertas la vizitantojn aviztabule en la angla kaj la ĉina, pri kio oni atentu pri la cervoj. 


"La Revuo Orienta" estas monata organo de Japana Esperanto-Instituto.

Verkis Okita Kazumi (Hejmpaĝo de OKITA Kazumi)
Voĉlegis Matsuda Yōko (Macuda Joko)