Novaĵoj de Japanio - 2019
el "La Revuo Orienta"
decembro 2019
‘Kariera pasporto’ enkondukota en lernejojn
La japana Eduk-Ministerio decidis tutlande enkonduki en baz- kaj mez-lernejojn la instruilon nomatan “kariera pasporto” en la lernojaro 2020. Laŭ tio, ĉiuj lernantoj ricevos la pasporton kaj uzos ĝin dum la lerneja vivo. La Ministerio esperas, ke lernantoj utiligos la pasporton por plani siajn celojn de lernado kaj lerneja vivo.
En la pasporto lernantoj devas skribi siajn celojn konkrete, ekzemple: “Mi akiru pli ol 80 poentojn en ekzamenoj de matematiko, mia malforta fako.” aŭ “Mi ĉiutage min trejnu en futbalo pli diligente ol iu alia membro por ke mi fariĝu regululo de futbala klubo”. En la fino de ĉiu lernojaro la lernantoj mem taksas kiom ili povis atingi tiujn celojn, kaj skribi la rezulton en la pasporto.
Per la enkonduko de la paporto la Ministerio celas alkutimigi lernantojn strebi al siaj celoj en frua tempo kaj havigi al ili spontanecon kaj ambicion por lernado kaj lerneja vivo.
En la pasporto por mezelernejanoj estas paĝo por skribi la impresojn en la “labora sperto” por ke ili konkrete pripensu sian estonton. Plie, por malsuperlernejanoj oni planas aldoni la paĝon por skribi “Kion mi deziras esti en la aĝo de 30 jaroj, kaj kion mi faru por esti tia homo”.
Ĝis nun en mezlernejoj la edukado por estonta kariero okazis nur per labora praktikado en laborejoj. Do, multaj lernantoj ankoraŭ ne komprenas sian talenton kaj taŭgecon por diversaj laboroj, kaj tial ili havis emon elekti sian profesion sen firma konvinko tuj antaŭ dungiĝo. Probable pro tio, ĉ. 30 procentoj el la novaj dungitoj eksiĝis kun malpli ol 3 jaroj da dungotempo pretekstante, ke ili ne taŭgas al la laboro aŭ laborejo.
Pro tio, jam en 2016 iuj komitatanoj de la Centra Konsilio por Edukado opiniis, ke oni enkonduku en lernejojn la instruilon, kiu pensigos lernantojn pri sia estonta kariero. La Ministerio ĉi-foje decidis enkonduki la pasporton tra la lando sekvante la ekzemplon de la gubernio Akita, kiu jam enkondukis la saman sistemon en 2012 kaj gajnis grandan frukton — la lernantoj de Akita havis pli grandan fieron aŭ memrespekton (7~11 procentoj) ol tiuj de la tuta lando.
Krome, laŭ la Internacia kompara enketo al supermezlernejanoj de Japanio, Usono, Ĉinio kaj koreio, nur 44,9 procentoj el la japanaj lernantoj respondis, ke ili pensas sin valora homo, dum pli ol 80 procentoj el la aliaj trilandaj lernejanoj respondis jese. Tial, pere de enkonduko de la pasporto, la Ministerio celas pensigi al japanaj lernantoj pri sia taŭgeco por laboro kaj altigi ilian fieron.
novembro 2019
"Prorefreŝiga libertempo" enkondukota
Laŭ la nove amendita Leĝo pri Labor-normo, japanaj entreprenoj devas doni 5 tagojn da pagata libertempo jare al siaj dungitoj. Tial japanaj entreprenoj tendencas doni pli longdaŭran libertempon. Aperis eĉ entreprenoj, kies dungitoj povas preni por siaj laŭplaĉaj celoj, pagatan libertempon pli-ol-monatan. Tiun oni nomas "sabbatical leave" (prorefreŝiga libertempo) en la angla, kiu devenas de la pagata libertempo por studantoj en la universitato Harvard en 1880 en Usono, kaj disvastiĝis precipe en eŭropaj landoj.
En Japanio la sistemo de prorefreŝiga libertempo estas enkondukita precipe en informteknologiaj firmaoj. Yahoo, unu el ili, enkondukis la sistemon en 2013. En Yahoo ĝis nun 158 personoj akiris tian libertempon. Ili diversmaniere pasigis la tempon, ekzemple studinte alilande, komencinte kromlaboron, aŭ pasiginte libere sen iu ajn celo. Iu 41-jara dungitino prenis tri-monatan libertempon kaj vojaĝis al Galapagoj por labori volontule por bestoprotekto. Tie ŝi donis nutraĵojn al gigantaj testudoj, esploris la nombron de individuoj de igvano, ktp. Ŝi diris, ke ŝi speciale studis mediologion, kaj volis ankoraŭfoje engaĝiĝi en la ekologia mondo. Pere de sia aktivado en Galapagoj, kie ne ĉie oni povas uzi interreton, ŝi rekonis la gravecon de interreto. Respondeculo en la personara sekcio de Yahoo diris: "Mi sentas, ke multaj spertintoj de la libertempo povis havi pozitivajn kaj progresemajn laborkonceptojn ankoraŭfoje rekoninte kion ili volis fari en sia laboro".
La firmao Tribalmedia en Tokio, kiu okupiĝas pri perreta merkatiko enkondukis la sistemon de tia libertempo en la nomo de "paradiza libertempo". Ties laborantoj povas akiri unu-monatan libertempon en ĉiu kvina jaro. Tiu ĉi libertempo jam fariĝis altefika rimedo por varbi novajn dungitojn. Surprize, la prezidanto de la firmao Ikeda Noriyuki mem rondvojaĝis sur biciklo en la Duoninsulo de Miura.
Ankoraŭ tamen tro malmultas entreprenoj kiuj enkondukas tiun ĉi libertempon. Eĉ en entreprenoj kun tiu sistemo, la procento de la akirintoj restas en malalta nivelo, ĉ. 7,5 procentoj en Yahoo kaj ĉ. 20 procentoj en Tribalmedia.
Komentas Murata Hiromi de la instituto Recruit Works Institute jene: "Kvankam la sistemo de prorefreŝiga libertempo tuj ne disvastiĝos en Japanio, la ekzisto de entreprenoj enkondukintaj la sistemon havas meriton por penetrigi en la socion la tendencon, ke ĉiu laboristo povas longe libertempi."
oktobro 2019
Piana ludo surstrata konsolas pasantojn
Ne estas malofte vidi pianojn lokitaj en stacidomoj kaj grandaj parkoj en okcidentaj landoj, ludatajn de iu ajn. Ankaŭ en Japanio disvastiĝis agadoj disloki en publikaj spacoj stratajn pianojn, por agrabligi la koron de preterpasantoj.
En urbo Jokohamo, de la 5-a horo matene ĝis la 24-a noktomeze, iu ajn povas senpage ludi la pianon sur la publika spaco en la subtera strato Marinard apud la stacio Kan'nai. Ĉiutage ĉ. 100 personoj ludas la pianon. La planon iniciatis komitato konsistanta el la administra kompanio de la subtera strato ktp. La komitato senpage akiris de la municipo nenecesan pianon. La reprezentanto de la komitato diras; "Ŝajnas, ke viva muzikludo havas potencon agrabligi la spacon. Do ni utiligos pianojn por revigligi la straton".
La urbo Kobe decidis en marto konstante disponigi stratan pianon en subtera strato, post la eksperimenta instalo sukcesa. La urbo disponigas stratan pianon en kvar lokoj. Por tio oni utiligis pianojn postlasitajn en fermitaj infanĝardenoj ktp.
Krome, disvastiĝis agadoj varbi pianojn kaj donaci ilin al diversaj lokoj. La propravola organizo Street Piano Japan kun celo realigi viglan socion en la gubernio Kagoshima komencis tiun agadon en 2011, kaj donacis kolektitajn pianojn al lokaj butikstratoj kaj al la regionoj damaĝitaj de la Granda tertremo en Nordorienta Japanio en 2011. En la cuname damaĝita butikstrato "Minami Sanriku Sansan" en la urbeto Minami Sanriku de la gubernio Miyagi, lokaj infanoj ankoraŭ nun ĝoje ludas la pianon donacitan en 2013 kaj poste pompe ornamitan de la infanoj. Siatempa ĉefo de la sindikato de la butikstrato lastatempe diris: "La piano certe donis kuraĝon al ni, kvankam ni tiam lamentis pri la katastrofo".
Plie, en la regionoj damaĝitaj de la Granda Tertremo kaj Kjuŝuo kiuj ricevis la donacon de pianoj de la organizo Street Piano Japan, ĉiujare okazigas funebrajn koncertojn samtempe en la 11a de marto. La reprezentanto de la organizo Otsubo Genki komentas: "Bela sono de piano havas potencon kuraci kaj unuigi la korojn de homoj. Mi de nun daŭrigos la agadon".
Pri la populariĝo de strataj pianoj, Takahashi Kazuo, profesoro de la Universitato Kinki kiu speciale studas pri turisma merkatiko, komentas jene: "Iu ajn povas ĝui stratan pianon kaj povas esti, ke naskiĝos intimaj rilatoj inter pasantoj, kiuj hazarde renkontis unu la alian. Se oni projektus eventon rimarkinte tiun ĉarmon de strata piano, oni povos utiligi ĝin kiel unu el la turismaj riĉfontoj".
aŭgusto-septembro 2019
Kuracisto sen loĝdomo rondiras la tutan landon
La kuracisto Nakamura Gen ne havas sian domon nek fiksan laborejon. Oni povas nomi lin "sendependa kuracisto", t.e. kuracisto kiu libervole laboras en diversaj medicinaj institucioj tra la tuta lando. Tie li laboras dum unu tago aŭ ne pli ol kelkaj semajnoj laŭokaze. Li kutimas serĉi en retejo pri medicinaj institucioj por dungi kuracistojn, por decidi sian sekvantan laborejon. Ankaŭ ĉiutagajn tranoktejojn li decidas per retejo peranta popoldomajn gastejojn.
Tian liberan vivon li komencis dum li ricevadis trejnadon kiel profesia kuracisto. Iun tagon li ne povis eniri en sian apartamenton perdinte la ŝlosilon. Sen trovi alian metodon, li tranoktis en popoldoma gastejo en Tokio. Tiam li renkontis usonaninon kiu rondvojaĝis tra la mondo. Ŝi estis gajnanta sian vivkoston donante lecionojn pri statistiko per reto. La vivstilo de tiu usonanino havigis al li ideon pri rondira vivo de popoldoma gastejo al popoldoma gastejo en diversaj regionoj. Li do ĉesis loĝi en apartamento kaj ĉiutage vizitadis tiaman trejnejon el gastejo en la metropola regiono. Por li, tia "senhava vivo" estis pli agrabla ol li antaŭe supozis, kaj profunde pensigis lin pri la vivstilo kiel kuracisto.
Promenante tra la retejoj varbantaj kuracistojn, li forte sentis, ke multaj medicinaj institucioj en lokaj regionoj falas en malfacilegajn statojn pro manko de kuracistoj. Li do pensis, ke li povos fari pli merithavan laboron kiel kuracisto pli en lokaj regionoj ol en grandaj urboj, kaj ke li povos facile kaj konstante havi siajn laborejojn pere de reto. Do, en printempo 2018, fininte trejnadon li efektivigis sian planon fariĝi sendependa kuracisto, kiu rondiras de urbo al urbo, portante nur dorsosakon en kiu pakita estas blanka vesto, stetoskopo kaj iom da vestaĵoj.
Kiam grandega tertremo okazis en Hokajdo en septembro 2018, li hazarde restis tie, kaj tuj vizitis rifuĝejojn en la urbo Tomakomai. Tie dum kelkaj tagoj li faradis medicinajn ekzamenojn al venintaj loĝantoj, dum malfruiĝis alveno de medicinaj trupoj kontraŭ katastrofo, pro elektropaneo en la vasta areo.
Li ankoraŭ ne decidas kiel kaj kie labori en estonteco, sed precipe deziras kontribui al regiona kuracado kiel unu el siaj vivoceloj. Li volas iam enloĝiĝi ien, sed nun ankoraŭ ne pensas pri sia fiksloĝejo.
Iu antaŭulo de Nakamura en la trejnada periodo, nun laboranta en universitata hospitalo en Tokio, diras: "La ekzisto de interreto ebligis al li fari vivstilon kiel la lia. Mi volas kuraĝigi lin, kvankam li estas unika kuracisto en la nuna medicina mondo".
julio 2019
helpi grandaĝulojn klasigi rubaĵojn
Ĉiujare maljunuloj pliiĝas en Japanio, tial neeviteble multiĝas maljunuloj kun malfacilo klasigi rubaĵojn laŭ materialoj kaj porti ilin al rubejoj en difinitaj tagoj, nur per sia forto, pro malsaniĝo, kadukiĝo, demenciĝo k.a.
Nun en Japanio estas ĉ. 50 milionoj da familioj, kaj kvarono el ili estas maljunulaj familioj, nur kun homoj 65-jaraj aŭ pliaĝaj. De tiuj maljunulaj familioj, en ĉ. duono maljunul(in)oj vivas solaj.
Sub tiuj situacioj, iuj lokaj municipoj vizitas la domojn de maljunuloj suferantaj je ordigo de rubaĵoj, kaj helpas ilin por ke ili povu forĵeti rubaĵojn laŭ lokaj reguloj. La Ministerio pri la Medio do decidis elfari principon por plivastigi tian subtenadon fare de la municipoj. Tamen, laŭ enketo farita de la Nacia Instituto pri Mediaj Problemoj farita en 2015, al municipoj tra la lando, nur ĉ. 23 procentoj el ili havas subtenajn sistemojn por rubaĵaj problemoj.
La urbo Nagareyama de la gubernio Chiba komencis tiun subtenan sistemon en 2012. Tieaj geedzoj (86-jara viro kaj 83-jara virino), kiuj komencis ricevi la subtenan servon en aŭtuno 2018, diris pri la avantaĝo de la sistemo: "Ĉiusemajne vizitas nin entreprenisto de purigado konsignata de la urbo, kaj ili senpage kolektas niajn rubaĵojn enmetitajn en rubaĵejon instalitan en nia tereno. Plie, flegaj helpantoj de la urbo vizitas nian domon 5 fojojn ĉiusemajne kaj helpas nin en la klasifiko de rubaĵoj". Antaŭ ol la uzo de la servo, la malsanemaj geedzoj bezonis kelkajn minutojn por porti rubaĵojn al la amasigejo de rubaĵoj, ĉ. 35 metroj for de la domo. La uzantoj de tiu ĉi sistemo, tamen nun estas sub 0,4 procentoj de la entute 45 000 loĝantoj, 65-jaraj kaj pli, en la urbo.
La Ministerio pri la Medio tial konkludis, ke oni devas urĝe solvi tiun problemon fortigante la subtenan sistemon. Pro tio la Ministerio esploris aktualajn statojn de la subtena sistemo en la municipoj tra la lando, kaj intencis publikigi la rezulton de la enketoj ĝis la fino de marto. En aprilo la Ministerio komencis konsiliĝi kun kelkaj municipoj, kiuj ne havas la subtenan sistemon pri forĵeto de hejmaj rubaĵoj, kaj intencas elfari la gvidlinion pri la subtena sistemo ĝis la fino de la sekvanta marto.
Tia subtena sistemo ankaŭ efikas por trovi abruptan morton de soluloj, ĉar oni regule vizitas la domojn de grandaĝuloj por kolekti rubaĵojn. Ekzemple, en la urbo Shimotsuke de la gubernio Tochigi, membroj de la Centro de Grandaĝaj Talentuloj, konsignataj de la urbo pri la kolekta projekto de hejmaj rubaĵoj, kutimas akcepti rubaĵojn ĉe la vestibloj de domo, interŝanĝante saluton kun ili. Laŭokaze la membroj devas sciigi parencojn de la loĝantoj pri iliaj malsanaj statoj.
junio 2019
La nova erao-nomo “Reiwa”
La unuan de majo la erao -nomo (japan-propra nomo de erao) ŝanĝiĝis de “Heisei” al “Reiwa”. La erao-nomo estas daŭre uzata en Japanio dum pli ol 1370 jaroj de tiam, kiam la tiama imperiestro uzigis la unuan eraonomon “Taika” en la jaro 645. Ankoraŭ nun la erao-nomo estas eĉ devige uzata en oficialaj dokumentoj en Japanio.
La unua erao-nomo en la mondo estis adoptita en Ĉinio en la 2-a jarcento antaŭ Kristo kaj post tiam la kutimo doni titolojn al eraoj disvastiĝis en regionoj, kiuj uzis ĉinajn literojn kiel Japanio, la Korea Duoninsulo, Vjetnamio k.a. Tamen, nun nur Japanio konservas tiun ĉi sistemon.
La ĝisnunaj erao-nomoj en Japanio estis ofte ŝanĝitaj eĉ dum la reĝado de tiamaj imperiestroj pro diversaj kaŭzoj. Tamen kiam nova registaro establiĝis en 1868, ĝi ŝanĝis la erao-nomon al Meiji kaj surtronigis novan imperiestron, kaj deklaris, ke de nun unu imperiestro uzados unu erao-nomon. Oni do ŝanĝis la eraonomojn Meiji, Taisho kaj Showa tuj post la forpaso de tiamaj imperiestroj. Ĉi-foja ŝanĝo de erao tamen okazas ne pro forpaso sed pro tio, ke la imperiestro Akihito intencis mem retiriĝi ne atendante sian forpason.
Do, problemis la tempo de publikigo pri nova erao-nomo. Kelkaj homoj opiniis, ke ĝi devas esti publikigita en la tago kiam la erao komenciĝos same kiel “Heisei”. La registaro tamen decidis anticipe publikigi ĝin antaŭ la ŝanĝo por laŭeble ne kaŭzi konfuzon en la nacia vivo.
Do, la 14-an de marto 2019, por elekti la novan erao-nomon la registaro formale komisiis al pluraj erudiciuloj elpensi kandidatojn de la nomo, kaj ekzameninte proponitajn nomojn fine elektis ses kandidatojn en la fino de marto.
La antaŭtagmeze de la 1-a de aprilo, la registaro havis kunsidon kun naŭ kleruloj por aŭskulti iliajn opiniojn kaj poste en la kabineto oni decidis la novan erao-nomon.
Laŭ la klarigo de SUGA Yoshihide, la Kabineta Sekretario kiu publikigis la novan erao-nomon la saman tagon (foto), la eraonomo devenas de “Manyoshu”, la plej malnova utaaro kompilita antaŭ ĉ. 1200 jaroj. La literoj “rei” kaj “wa” estis elektitaj el la antaŭparolo de 32 utaoj pri umefloroj en la “Manyoshu”. La ĉefministro ABE Shinzo klarigis, ke “Reiwa” signifas “belan harmonion” kaj enhavas kuntekston ke kulturo naskiĝos kaj kreskos inter homoj kiuj prizorgos unu la alian en bela maniero.“Reiwa” estas la 248-a erao-nomo en Japanio. Ĉiuj ĝisnunaj erao-nomoj devenis de ĉinaj klasikaĵoj, sed ĉi-foje oni unuafoje citis japanan klasikaĵon.
majo 2019
Murakami Haruki donacos siajn kolektojn
La 4an de oktobro 2018, japana populara verkisto MURAKAMI Haruki anoncis en intervjuo, ke li donacos aŭ deponos siajn verkaĵojn, manuskriptojn, diskojn kaj aliajn posedaĵojn al la Universitato Waseda. Murakami fariĝis studento de ties literatura fakultato en 1968, kaj vizitadis ĝin dum 7 jaroj (ordinare, 4 jaroj) por fini la tutan kurson. La jaro 2018 do estis la 50-a datreveno de lia studentiĝo.
Murakami diris en la intervjuo: "En la universitato mi speciale studis pri teatro kaj filmo. Pro tio, mi ofte vizitadis la Teatran Muzeon de la universitato Waseda precipe por legi malnovajn scenarojn".
Li plie diris: "Mi pripensadis kie konservi miajn posedaĵojn sinsekve multiĝantajn, de antaŭ 4 aŭ 5 jaroj, ĉar pli malfaciliĝis enmeti ilin en mian domon kaj oficejon. Rezulte, el kandidatoj, mi elektis la Universitaton Waseda, en kiu mi povis longe pasigi signifoplenan studentecon". Murakami intencas amase deponi siajn librojn kaj materialojn por utiligi ilin por la studo de literaturo kaj la internacia interfluo de kulturoj, kaj la universitato informita pri tio komencis konsiliĝi kun li.
La deponotaj materialoj enhavas liajn verkojn, tradukaĵojn de liaj libroj en multaj landoj, liajn manuskriptojn, kaj la dekkelkmilojn da diskoj hobie kolektitaj. La universitato intencas grupigi ilin kaj bloke administri ilin kiel "Kolekton de Murakami Haruki" (provizore nomata). Pro tio, la universitato planas establi studcentron pri lia literaturo apud la Teatra Muzeo. En la intervjuo, la rektoro de la universitato Kamata Kaoru diris, ke li volas kreskigi la studcentron al vizitenda loko por la amantoj kaj studantoj de la literaturo de Murakami.
Murakami dankis al la universitato pro la akcepto de sia propono, ĉar ankaŭ li timis, ke liaj posedaĵoj iam disiĝos pro tio, ke li ne havas infanon. Li esperis, ke la studcentro fariĝos agrabla kaj libera loko por la internacia interfluo de literaturo kaj kulturo. Li plie esprimis sian deziron iam okazigi koncerton per siaj diskoj.
Nu , Murakami kutimas komenci verkadon ĉ. je la 4-a ĉiumatene aŭskultante muzikojn. Tiujn muzikojn li elektas el volumeno da diskoj kolektitaj dum pli ol duonjarcento. Por li estas granda ĝojo elekti tiujn diskojn antaŭnokte kaj meti ilin ĉe la kapo de lito antaŭ enlitiĝo. Li estas fame konata kiel muzik-amanto, kaj ĝis lia debuto kiel verkisto li administris ĵazkafejojn. Aperas do diversaj nomoj de muziko en liaj verkoj.
aprilo 2019
Problemas plastaj rubaĵoj
Lastatempe oni timas, ke forĵetitaj plastaĵoj donas malbonan inf luon al la ekologia sistemo kaj al nia vivo. Interalie, plastaj rubaĵoj enf luintaj en la maron plimalbonigas la maran poluadon.
Plastaĵo tre malrapide malkombiniĝas en la naturo. El tio rezultas, ke fiŝoj manĝas pecojn da plastaĵo, prenante ilin por nutraĵoj. Tiuj pecoj estas ofte trovitaj en fiŝoj kaptitaj kaj sekve manĝataj. Oni do timas, ke ili malbone influos al la sano de la manĝintoj.
Pro tio, kelkaj kafejoj, restoracioj, hoteloj k.a. komencis laŭeble ĉesi uzi plastaĵon. Ekzemple, la monda kafej-ĉeno Starbucks publikigis, ke ĉiuj ĉenbutikoj en la mondo ĉesos la uzadon de plastaj ŝalmoj ĝis la fino de 2020. La restoracio Lousiana Cafe en Dotonbori, Osako ŝanĝis al papero, la materialon de ŝalmoj por la trinkaĵoj kiujn klientoj elportos el la restoracio. La administranto de la restoracio diras:“Paperaj ŝalmoj estas ĉ. 5 aŭ 6-oble multekostaj ol plastaj ŝalmoj, kaj ni bezonas aldonan elspezon, sed nia celo estas restoracio kiu antaŭ ĉio konsideras, ĉu tio estas bona por la medio”.
Al tia tendenco rapide nuligi plastajn ŝalmojn, handikapitoj tamen timas, ke la tuta nuligo rezultigos maloportunaĵojn al ili. La handikapitoj, kiuj ne povas libere movi sian kapon ĉiam kunportas kelkajn plastajn ŝalmojn flekseblajn por trinki akvon k.a. Tiuj ŝalmoj estas vivnecesaj por ili.
Isobe Atsuhiko, profe soro de la Universitato de Kjuŝuo , bone informita pri mara poluado per plastaj rubaĵoj diras: “Ŝalmoj montras nur unu parton de plastaĵoj. Ni devas restigi nur plastaĵojn nemankigeblajn por nia vivo kaj neinterŝanĝeblajn per aliaj aĵoj aŭ metodoj”.
Pri la malbona influo al la natura medio de plastaĵoj, usona kompanio inventis ŝalmon el algo, kiun oni povas manĝi post la uzo, pensante ke tia ŝalmo estas la plej mediafabla. Tiuj personoj, kiuj manĝos tiujn ŝalmojn post la trinko nepre kaptos grandan atenton de la rigardantoj.
marto 2019
Turisma buso Hatobasu
tra Tokio por 70 jaroj
Hatobasu, t.e. "kolombo-buso" estas fame konata marko de turisma buso, rondkuranta tra turismaj vizitaĵoj en Tokio. La origina firmao de Hatobasu establiĝis en 1948, kiam la ekonomio reviviĝis post la Dua Mondmilito. En 1949 ĝi dungis 5 ĉiĉeroninojn kaj komencis regulan veturadon de Hatobasu. Nun aktivas ĉ. 160 ĉiĉeroninoj kiuj gvidas turistojn al multaj turismaj vidindaĵoj en la urbocentro. En 1963 la kompanio ŝanĝis sian nomon mem al Hatobasu memore al la marko de kolombo, jam de antaŭe pentrita en la bus-flanko. La firmao ankaŭ unuigis la karoserian koloron al flavo.
Ĝis nun totale pli ol 50 milionoj da homoj uzis la servon de Hatobasu. La jara nombro de la uzantoj atingis ĉ. 1,23 milionon en junio 1965, kaj superis la pasintajn rekordojn, precipe dank' al la okazigo de la Olimpikoj en Tokio en 1964. En la 1990-aj jaroj tamen ne glate multiĝis la uzantoj, precipe post "la krevo de bobela ekonomio". Sed en junio 2013, la jara nombro de la uzantoj fine superis 900 000 homojn, unuan fojon post 1990. Ŝajnis, ke la malfermo de la Tokyo Skytree (nova televidoturo en Tokio) k.a. kontribuis al la rekresko.
Post tiam en Tokio sinsekve aperis vidindaĵoj kaj altiraĵoj por turistoj; ekzemple, la Nacia Muzeo de Okcidenta Arto estis registrita en la liston de la mondaj heredaĵoj de Unesko en 2016, kaj la malfermo de la kompleksa komerca domego "GINZA SIX". La firmao raportis en 2018, ke la nombro de la Hatobasu-uzantoj superis 890 000 homojn.
Plie, krom stereotipaj itineroj en Tokio, kun vizito al Asakusa, Tokia Turo k.a., la firmao preparis diversajn unikajn planojn. Ekzemple, ĉe vizito al drinkejoj, en kiuj belfiguraj kelneroj plezurigas virinajn klientojn, en Kabukicho, turistoj povas malmultkoste amuziĝi kune kun la kelneroj. Lastatempe pli kaj pli multiĝas japanaj turistoj, kiuj ĝuas turismon en nokto, utiligante la liberan tempon akiritan post malmultiĝo de kromtempa laboro. Tiaj kutimoj probable dankas al la tendenco plibonigi la viv- kaj labor-stilon de japanaj laboristoj.
Restas malpli ol 17 monatoj ĝis la Tokiaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en 2020. Do, Tokio plie altiros atenton de la mondo. Iu membro de la firmao Hatobasu diras: "La Olimpikoj estas granda okazo por plie sciigi la buson ankaŭ al alilandanoj. Ni intencas elpensi bonajn ideojn por plimultigi la uzantojn".
Februaro 2019
Serĉu estontan edz(in)on en Sento!
Lastatempe aperis diversaj unikaj eventoj por homoj hastantaj edz(in)iĝi. Inter alie, altiras grandan atenton la evento nomata Renkontiĝo pere de utao en Sento (publika banejo en Japanio) .
Viraj partoprenantoj eniras en viran banejon, inaj en inan, separitan de muro, tamen voĉoj estas interaŭdeblaj. La viroj kaj la inoj laŭvice aŭdigas al la alia banejo sian memversitan utaon, t.e. japanan klasikan poemon el kvin versoj. Aŭskultante la utaojn la partoprenantoj juĝas, ĉu tiuj versantoj plaĉas al ili, surbaze de la enhavo de utao kaj la voĉtono de la versantoj.
De la antikva tempo, japanaj gejunuloj kutimis kolektiĝi en specifikaj lokoj kaj amindumi pere de interparolo de utaoj. Renkontiĝo pere de utao en Sento do imitis tiun romantikan kutimon, kaj fiksis la lokon de la evento en Sento, kie banejoj por viroj kaj virinoj estas mure apartigitaj.
Tiun ideon kreis s-ro Mutsu Satoshi kiu havas diversajn titolojn kiel socia eksperimentisto, turisma planisto. Laŭ Mutsu, la evento okazis dek fojojn ĝis nun precipe en la Kansaja regiono kaj sume ĉ. 150 homoj partoprenis, kaj rezulte 21 paroj naskiĝis. Mutsu komencis tiun ĉi novan eventon en decembro 2015 por helpi sian amikon, kiu suferas de la malmultiĝo de junaj vizitantoj al Sento, por elpensi bonan ideon allogi gejunulojn.
La tagon de la evento, la viroj kolektiĝas en Sento je indikita horo, kaj virinoj en alia indikita horo, por bari antaŭan renkonton. La organizantoj asignas al ĉiu la numeron kiel "viro, unu" kaj "virino, unu", kaj donas al ili akvorezistan paperfolion kaj skribilon. Sekvante, la organizantoj donas "temon" de utao al ili, ekzemple: "la unua amo". Laŭ la temo la partoprenantoj versas kaj notas ĝin sur la folio. Viroj kaj virinoj alterne laŭte voĉlegas ĝin.
Aŭdinte ĉiujn utaojn, ĉiu viro kaj virino skribas sur la folio la numeron de la virino aŭ viro, kies utao estas la plej preferata. Post eliro el la Sento la organizantoj kolektas la foliojn, kaj publikigas la komparan rezulton. Laŭ la regulo de la evento, naskiĝas amanta paro, ekzemple, kiam s-ro 2 kaj f-ino 4 notis la alian numeron reciproke, Tiuokaze ili estas permesataj kontakti unu la alian.
Laŭ Mutsu: "La evento tute diferencas de multaj similaj eventoj en kiuj partoprenantoj publikigas sian privatecon inkluzive de laboro, jara enspezo, hobio ktp, kaj kiam ili malsukcesis akiri amik(in)on, ili estos deprimitaj de la malsukceso, pro la penso, ke ili estus tute malakceptitaj en ĉiuj flankoj. Nia evento tamen aŭdigas al la partoprenantoj nur utaon kaj voĉon. La psika ŝoko en la okazo de la malsukceso eble estas malpli granda ol la aliaj eventoj".
Januaro, 2019
14-jara aminda portretisto MONDOKUN
Lastatempe akiris grandan popu-larecon ilustraĵoj pentritaj de 14-jara submezlerneja knabo Okumura Mondo (plumnomo:MONDOKUN). Lia nomo devenas de la itala "mondo" samsignifa al esperanta vorto. Al aminda MONDOKUN bone sidas blua bereto kiun li ĉiam portas.
En sia infaneco ĝis la 1-a lernojaro de submezlernejo li estis fama friponeto. Tamen laŭ lia patro Bogey, liaj instruistoj hezitis severe riproĉi lin ĉar lia petolado estis senmalica. Li memvole komencis pentri ilustraĵojn en la aĝo de 3 jaroj. Krome, ekde la infaneco Mondo sekvis sian patron al muzikkluboj, kie li laboris, kaj petite de liaj kamaradoj MONDOKUN kutimis pentri al ili portretojn. Ekde la 4-a lernojaro de elementa lernejo li ĉiutage faris portreton el foto, kiun lia patro elektis el inter tiuj de siaj preferataj aktoroj kaj muzikistoj kaj donis al li por kreskigi lian talenton.Ĉiujn nove desegnitajn ilustraĵojn MONDOKUN publikigis en sia blogo. Ili pli kaj pli akiris atenton de la blogo-sekvantoj. Ankaŭ eldonejoj komencis senĉese peti, ke li pentru ilustraĵojn por siaj eldonaĵoj. En 2014 MONDOKUN eldonis la unuan albumon. Samjare li ankaŭ ilustris la bone vendatan esearon "Shinijitaku (Preparo por morto)" de fama verkisto Setouchi Jakucho. Li publikigis siajn ilustraĵojn ankaŭ en ekspoziciejoj en Tokio, Tajvano kaj Singapuro.
MONDOKUN diras, ke li neniam zorgas pri la reago kaj humoro de homoj pentrataj. Li senĝene detale desegnas eĉ iliajn neflegitajn barbojn senatente restantajn sub nazo kaj sur makzelo. Li diras: "Nun estas granda ĝojo por mi antaŭsupozi reagon de miaj modeloj, kiam ili unuafoje vidos siajn portretojn". Lastatempe li petole aldonas al portreto imagitan figuron de gardanta spirito, kiu onidire ŝvebas malantaŭ ĉiu persono. Laŭ li, la spirito nebule aperas malantaŭ modelo dum lia pentrado. Kredu lin gesinjoroj!
MONDOKUN ankoraŭ ne pensas pri sia estonto, sed diras: "Lastatempe mi interesiĝis pentri ne nur portretojn sed ankaŭ pejzaĝojn". MONDOKUN lastatempe fariĝis 15-jara. Kiajn interesaĵojn li nove trovos per siaj klaraj pupiloj?
Skribas Okita Kazumi
Voĉlegas Matsuda Yōko (Macuda Joko)