Novaĵoj de Japanio - 2018

el "La Revuo Orienta"

 


Drivas leteroj en la insuleto

La dramo “Paper Moon (papera luno)”, ludita de la japana famekonata teatro Mingei en Tokio, temas pri reala originala poŝtoficejo, kiu akceptas ĉiun ajn leteron. La modelo de la poŝtoficejo ekzistas en la insuleto Awashima kun ĉ. 230 loĝantoj en la Enlanda Maro Seto. Ĝi tamen ne estas oficiala poŝtoficejo. En la dramo, la ĉefrolanta vidvino abrupte perdis sian edzon, kaj ŝi ĉiunokte skribas leterojn al sia mortinta edzo, kaj sendas ilin al la ĉi-supra poŝtoficejo por mildigi sian solecon.

Reale al tiu ĉi poŝtoficejo venas multaj leteroj el la tuta lando. Ĝi malfermas sin inter la 13a ĝis la 16a horo de la 2a kaj la 4a sabato ĉiumonate, kaj ekspozicias tiujn leterojn al vizitantoj. La ideon de tiu poŝtoficejo elpensis artistino Kubota Saya. Ŝi konkretigis sian ideon utiligante la konstruaĵon de la eksa poŝtoficejo en Awashima, kaj publikigis sian verkon en la Internacia Artfestivalo de la enlanda Maro Seto en aŭtuno 2013. Dum la festivalo la poŝtoficejo ricevis ĉ. 400 leterojn nedistribuotajn al iu ajn. Ĝi estis intencita funkcii nur por monato dum la artfestivalo, sed post la fermo daŭre venadis meznombre ĉ. 200 leteroj ĉiumonate. La kreinto Kubota do decidis daŭrigi la servon de la poŝtoficejo.

Ŝi tamen ne povis daŭre labori en la poŝtoficejo kaj petis Nakata Katsuhisa, la veran estron de la poŝtoficejo de Awashima ĝis antaŭ 15 jaroj, ke li akceptu la rolon de la poŝtestro. Nun li sola laboras volontule sen helpantoj. En la lastaj 5 jaroj, ĝi ricevis ĉ. 30 mil leterojn. Nakata legas ĉiujn leterojn kaj ekspozicias ilin en la poŝtoficejo. Por legi ilin vizitis la oficejon multaj personoj de la tuta lando dum la ekstraj malfermtagoj de la oficejo, kiam sin sekvis ferioj en Japanio de la fino de aprilo ĝis la komenco de majo.

71-jara vizitantino skribis leterojn al sia edzo mortinta antaŭ 5 jaroj, ĉiujare en lia mortotago. Laŭ ŝi, la tempopaso ebligis al ŝi skribi pri ĉiutagaj okazaĵoj, kiel pri sia domhundo kaj pri vojaĝoplano, kvankam ŝi komence nur povis esprimi sian solecon pro lia morto.

La leterojn venintajn povas legi iu ajn, ĉar ili estas konsiderataj kiel artaj verkoj. Tamen, eĉ la poŝtestro ne memoras, al kiu poŝtfako ĉiu eksponita letero apartenas. Estas do ebleco, ke legantoj de leteroj ne remetos ilin en la ĝustan lokon. En tiuj okazoj, la leteroj “drivos” eterne en la oficejo. La poŝtoficejo ankaŭ permesas al legantoj elporti leterojn, se ili pensas, ke la leteroj estas adresitaj al ili.


praktiki la spiriton de "Mottainai"

La japana esprimo "Mottainai" havas la signifon de "Kia malŝparo!" kaj famiĝis internacie post kiam la kenja ekologiisto kaj Nobel-Premiito pri Paco d-ino Wagnari Maathai unuvoĉe recitis tiun ĉi vorton en komitato de la UNo kiel slo­ganon por akceli mediprotektadon.

Lastatempe, kiel malmultigi "mal­ŝparon de nutraĵoj", t.e. la forĵeton de nefinvenditaj aŭ nefinmanĝitaj nutraĵoj fariĝas urĝe solvenda problemo, precipe en restoracia industrio. En tiu kampo komencis aperi novaj provoj por trakti tiun problemon.

Ĉe multaj restoracioj en la Ĉina Kvartalo de Jokohamo, oni laŭplaĉe elektas pladojn je fiksita kotizo. Sed tiam ofte restas nemanĝitaĵoj, ĉar ĉiu plado enhavas tro multajn pecojn, ekzemple de viandbuloj. La restoracio Daichinro do enkondukis mendosistemon por kelkaj el la pladoj. Laŭ ĝi, oni povas mendi popece, ekzemple viandbulojn. Laŭ la restoracio, tiu ĉi metodo estas tre populara precipe inter maljunuloj mendantaj diversajn kuiraĵojn po malmulte. La metodo ankaŭ malpliigis malŝparon de nutraĵoj, kvankam plimultiĝis la laboro por kuiri kaj surtabligi la pladojn.

Aperis ankaŭ novaj servoj por ligi restoraciojn k.a. kiuj volas malpliigi malŝparon de nutraĵoj unuflanke, kaj konsumantojn kiuj volas manĝi kuiraĵojn malmultkoste aliflanke. Unu el tiaj servoj estas aplikaĵo "Reduce Go (Malpliigu forĵetaĵojn)". En tiu ĉi servo, komencita en aprilo 2018, la partoprenantaj restoracioj, manĝaĵvendejoj k.a. ĉiuvespere sciigas al la registritaj uzantoj, pere de speciala lerttelefona aplikaĵo, jenajn informojn: la nomoj de kuiraĵoj, kiuj kredeble restos nemanĝitaj aŭ nevenditaj, kaj la limhoro por mendo. La uzantoj povas mendi tiujn kuiraĵojn 2 fojojn ĉiutage. Ĝis majo partoprenis en la servo pli ol 30 vendejoj de panoj, pakitaj lunĉoj aŭ flankmanĝaĵoj kaj restoracio k.a. En la servo, la uzantoj ĝuas la servon kontraŭ la monata kotizo de 1 980 enoj (plus akcizo). Partoprenantaj vendejoj k.a. povas ricevi 59 procentojn de la sumo kiun la uzantoj pagas al la administranto. La reprezentanto de la administra kompanio SHIFT kiu administras la servon diras: "Mi volas plie multigi kunlaborantajn vendejojn. Tiu ĉi sistemo kredeble utilos ankaŭ por manĝaĵvendejoj kaj restoracioj k.a. ĉar ili povos redukti la koston por forĵeti kuiraĵojn".


uzata la aina lingvo en busoj

Aino estas gento, loĝinta en vastaj regionoj inkluzive de Hokajdo (norda Japanio), Saĥaleno, Kuriloj k.a. Nun ĝia idaro loĝas en Hokajdo kaj metropolaj regionoj. Iam la patrina lingvo de aino estis la aina, sed ĝi nun estas parolata nur inter tre malmultaj ainaj grandaĝuloj en Hokajdo. La lingvo do estas agnoskita de UNESKO kiel unu el la lingvoj kiuj baldaŭ malaperos. Oni do havas preskaŭ nenian ŝancon aŭdi la ainan en ĉiutaga vivo.

En tiu kriza situacio de la aina, atingis nin ĝojiga novaĵo, ke la 1-an de aprilo la loka busfirmao Donan komencis gvidi pasaĝerojn en la aina, en tri buslinioj en la urbeto Biratori en la suda parto de Hokajdo. Oni klarigis, ke neniu publika trafikilo uzis la ainan ĝis tiam.

La urbeto Biratori estas la naskiĝloko de Kayano Shigeru, bedaŭrata ekssenatano kaj la unua aindevena parlamentano, kaj ankaŭ estas konata kiel la regiono, kie herediga aktivado de aina kulturo estas tre vigla. Kitahara Jirota, vicprofesoro de la Centro pri Aino kaj Aborigenoj de la Universitato de Hokajdo, do proponis al la urbeto uzi la ainan publike, ekzemple en dissendo de informoj en busoj. Lia propono estis akceptita, kaj realiĝis alterna informa sciigo per la japana kaj la aina lingvoj en busoj.

La ainan anoncon registris sur sonbendo Sekine Maya kiu naskiĝis en la urbeto kaj estas unu el la ĉampionoj de pasintaj oratoraj konkursoj en la aina. La aina anonco estas dissendata 8 fojojn tage en la buso veturanta interne de la urbeto. En tiuj busoj estas afiŝitaj informoj pri dissendo per la aina, kaj oni povas aŭdi mesaĝojn kiel salutoj, sciigoj pri loknomoj kaj gvidoj pri ŝanĝo de buso, en la du lingvoj, la japana kaj la aina. Do, "Irankarapte” en la aina preskaŭ egalas al "Saluton” en Esperanto.

Okaze de tiu ĉi dissendo en busoj oni kreis ainajn vortojn por "lernejo”, "aŭtovojo” k.a, ne ekzistintaj, sed nepre necesaj en la nuntempa vivo. La aina lingvo originale ne havis literojn. Por revigligi la lingvon plej grave estas aŭdigi la ainan voĉon en ĉiutaga vivo. La vicprofesoro Kitahara do esperas, ke tiu busa dissendo utilos por reviviĝo de la aina, nun en danĝero de malapero.

Morioka Kenji, la estro de la Muzeo pri Aina Kulturo en Nibutani en la urbeto Biratori, bonvenigis tiun dissendon en busoj kaj diris: "Lingvo egalas al animo por ainoj. Ĉiutaga uzado de la aina en publikaj instalaĵoj havas grandan signifon.”


Prelegis en UN, 82-jara virino, kreinto de ludaplikaĵo

La 2an de februaro 2018, Wakamiya Masako, 82-jara kreintino de lerttelefona ludaplikaĵo, prelegis angle en la evento pri inform-komunikada teknologio (IKT) por grandaĝuloj, okazinta en la Centro de la UNo en Nov-Jorko. Ŝi emfazis la gravecon de cifereca teknologio por grandaĝuloj. Miksante rakontojn pri siaj spertoj, ŝi apelaciis al la aŭskultantoj, ke IKT helpos al solloĝantaj grandaĝuloj nuligi la senton de izoleco, kiun ili ĉiam havas.

Nun ŝi rolas kiel estrarano de nepro­fitcela organizo “La Asocio pri Disvastiĝo de Lernado per Larĝkapacita Interreta Konekto”, kun celo kuraĝigi aĝulojn per utiligo de IKT. Por la celo ŝi agadas ankaŭ kiel unu el la klerulaj membroj de “La Konsilio por Desegni Planon pri 100-jara Vivo”.

Por ŝi la unua renkonto kun persona komputilo okazis tuj post ŝia retiriĝo el la banko, en kiu ŝi longe laboris, pro la aĝlimo de 60-jaroj. Tiam subite ŝi perdis preskaŭ ĉiujn ĝisnunajn kunparolantojn kaj sentis izolecon en ĉiutaga vivo. Ŝi do komencis lernadon de persona komputilo, kaj provis retbabili eĉ kun nekonatoj por forpeli sian solecon. Komencinte de retbabilado, ŝi pli kaj pli interesiĝis en retludoj. Baldaŭ ŝi rimarkis, ke ne estas multaj ludaplikaĵoj por grandaĝuloj. Ŝi ankaŭ komencis lerni programadon je la aĝo de 80 jaroj, kaj publikigis retaplikaĵon de si elpensitan por iPhone, nomatan “Hinadan (pupetaĝaro)” en 2017.

En Japanio estas pupfesto, kaj oni aranĝas sur pluraj etaĝoj pupojn de korteganoj kaj aliajn ornamaĵojn, kies ĝusta aranĝo estas tradicie fiksita. Sed nuntempuloj ofte ne konas tiun aranĝon parkere. En la ludo oni aranĝas pupojn sur la ĝustaj lokoj de pupetaĝaro. Por ludi, sufiĉas frapeti sur pupon. La ludo ne bezonas balaon sur ekrano, kion multaj grandaĝuloj ne kutimas fari.

La firmao Apple de Usono atentis tiun ĉi ludon kaj invitis ŝin al la ĉefoficejo. Interŝanĝante opiniojn kun ŝi la firmao finfaris la anglan version de la ludo en decembro 2017. Onidire, la ludo ĝuas bonan reputacion kiel aplikaĵo, kiun tri-generaciaj familianoj povas ĝui.

Feliĉe ŝian agadon subtenas multaj homoj kaj grupoj. Ili kolektis monon por ŝia eksterlanda vojaĝo per sociretaj servoj, belaspekte finfaris lumbildojn por ŝiaj paroladoj, ktp. Wakamiya diris pri sia agado jene: “Mi lernis, ke akumuliĝo de laboroj, kiujn ĉiuj unuopuloj faras en sia rolo, rezultigas grandan forton.”

 


 

kaŭzanto de Alzheimer-malsano

Alzheimer-malsano estas cerba atrofio kun iom-post-ioma perdo de memoro kaj de aliaj mensaj kapabloj. Ĝi kaŭzas demencon, kaj ĝiaj pacientoj plimultiĝos en Japanio, lando kun kreskanta maljunularo. Supozeble ĉ. 60 ĝis 70 procentoj de demenculoj havas la simptomon de Alzheimer-malsano.

Nuntempe ne ekzistas plena kuracmetodo por ĉi tiu malsano, kvankam troviĝas medikamentoj por malrapidigi la progreson de la malsano. Oni ankoraŭ ne plene eltrovis la kaŭzojn de Alzheimer-malsano, sed estas suspektate, ke ĝin kaŭzas proteino nomata "Amyloid beta (Aβ)" kiu akumuliĝas en la cerba nerva sistemo dum ĉ. 20 jaroj, kiam ankoraŭ ne montriĝas la simptomo de la malsano.

Nun por mezuri la kvanton de Aβ oni ekzamenas cerbajn bildojn per specialaj metodoj, kio kostas cent ĝis kelkcent mil enojn por unu persono. Multaj el tiuj metodoj tamen suferigas la pacientojn aŭ necesigas al ili grandajn elspezojn. Plie Aβ troviĝas tiom malmultege en sango ke tre malfacilas mezuri ĝin per ordinara sangekzameno.

Lastatempe tamen, la studteamo el la Nacia Centro por Geriatrio kaj Gerontologio kaj la mezurinstrumenta firmao Shimadzu Corporation sukcesis mezuri la ensangan kvanton de Aβ per tre malgranda specimeno el sango. La disertaĵo pri tiu ĉi studo estis publikigita en la brita scienca Gazeto Nature en januaro 2018. La studteamo prikalkulis la akumuliĝon de Aβ en la cerbo nur el 0,5 mililitroj da sango; oni mezuras la proporcion de pluraj rilataj substancoj kiuj kutimas varii laŭ la akumuliĝo de Aβ.

Laŭ la ĉef-direktoro Yanagisawa Katsuhiko de la Nacia Centro, la lastatempa studo pri medikamento kontraŭ Alzheimer-malsano celas homojn, ankoraŭ sen simptomo de la malsano. Tiu simpla sangekzameno do progresigos la studon pri la malsano ĉar oni povos facile selekti ekzamenotojn.

Tanaka Koichi, unu el la membroj de la studteamo, supera esploristo de Shimadzu kaj la premiito de la Nobel-Premio pri Kemio en 2012, diris: "Ni ĝis nun klopodis por eltrovi teknikojn utilajn por medicino kaj por kreado de medikamentoj. Nin kortuŝas, ke nia metodo utilos por la studo pri medikamento kontraŭ demenco. Ni devas ankoraŭ klopodi."

 


Futbalo por plibonigi diplomatian rilaton kun Ĉinio

Multaj landoj havas amikajn diplo­matiajn rilatojn unu kun la aliaj pere de sportoj. Unu el la famaj ekzemploj de per­sporta interamikiĝo estas interamikiĝo per tabloteniso en 1971. Tiam sporto ludis gravan rolon por diplomatio. La amikaj rilatoj kreskintaj de sinsekvaj matĉoj de tabloteniso inter Usono kaj Ĉinio en tiu jaro multe kontribuis por mildigo de tiamaj streĉitaj diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Lastatempe neforgeseblaj estis reci­prokaj vizitoj de la japana ĉefministro Abe Shinzo kaj la prezidanto de Usono Donald Trump, en kiuj estas inkluzivitaj golfoludon. Trump diris novembron 2017 en Japanio: "Ŝajnas, ke ni gajnis grandan rikolton pere de la golfoludo. Ni povis kompreni la karakteron de la kunulo dum la ludo kaj reciproke intimiĝi honeste interŝanĝante niajn opiniojn".

Nu, la japana registaro ekpensis utiligi futbalon por plibonigi rilatojn kun Ĉinio en tiu ĉi jaro, kiam ĝi festos la 40-jaran jubileon de la subskribo de la Japana-Ĉina Paca kaj Amika Pakto, kaj por realigi la viziton de la ŝtata prezidanto de Ĉinio Xi Jinping al Japanio.

Malgraŭ la granda pasio de Xi por futbalo, la ĉina vira teamo daŭre malsukcesis partopreni en la Monda Pokalo post la Komuna Futbalo-Turniro de Japanio kaj Koreio en 2002. Estas do urĝa tasko por Ĉinio plialtigi la kapablon de la naciaj teamoj. Xi Jinping, konata kiel amanto de futbalo, lanĉas sloganon de "Potenca lando pri futbalo" kiel unu el la naciaj politikoj. Onidire li celas okazigon de la Monda Pokalo de futbalo en sia lando.

Por fortigi la ĉinajn teamojn aperis ideo inviti japanajn futbalajn gvidantojn al Ĉinio, ĉar la japanaj trejnsistemoj estas alte taksitaj. Informite pri tio, la Japana Asocio de Futbalo esprimis volon sendi gvidantojn, ĉar tiuj kunlaboroj helpos plialtigi ankaŭ la japanan nivelon. Krome, la japana registaro komencis studi la eblecon okazigi amikajn futbalajn matĉojn dulandajn, kaj partoprenigi la ĉefulojn Abe kaj Xi, kiam Xi vizitos Japanion en la koncernajn eventojn.

La entuziasmo amikigi Japanion kaj Ĉinion pere de futbalo kreskas en multaj koncernaj rondoj. La japana superpartia Parlamenta Grupo por Promocii Futbalan Diplomation celas refojan okazigon de amikaj matĉoj kun estraranoj de la Nacia Popola Kongreso (parlamento) de Ĉinio. Tia matĉo okazis ĝis nun nur unu fojon en 2007. 


Kantistino Amuro Namie retiriĝos

  La 20an de septembro 2017, populara kantistino Amuro Namie anoncis, ke ŝi retiriĝos el la muzika mondo la 16an de septembro 2018. Sen detala klarigo, ŝi nur skribis, ke ŝi retiriĝos ĝuste en tiu tago, kiam ŝi celebros la 25-an datrevenon de sia debuto en la spektakla mondo.

Deveninte de Okinawa (suda insulo japana), Amuro debutis en septembro 1992 kaj tuj poste fariĝis populara ludantino pro sia emocia kantarto kaj vigliga dancstilo. Tiutempe inter junaj virinoj sinsekve aperis ŝiaj adorantoj nomataj Amuraa, t.e. Amuro-istoj, kiuj imitis ŝian stilon - la longan hararon, la minijupon kaj la botojn kun dikaj plandumoj -, kio fariĝis socia fenomeno.

Ŝia unua albumo en 1995 vendiĝis en miliono da ekzempleroj, kaj tiujare ŝi unuafoje partoprenis en la jarfina programero de elsenda stacio NHK "Ruĝa-Blanka Kantokonkurso" (inter la virina kaj la vira teamoj de profesiaj kantistoj). Post tiam ŝi tenas stabilan popularecon enlande, kaj plie de la 2000-aj jaroj ŝi aktivas ankaŭ internacie.

Multaj homoj miris de ŝia subita anonco de retiriĝo, ĉar ŝi longe ludis gvidan rolon en la mondo de japana popolo kaj donis grandan influon al fasono de virinoj.

Aŭdinte ŝian subitan anoncon, Miura Ruri, promesplena scienculino pri internacia politiko kaj populara televidkomentistino, kontribuis i.a. jene: tri jarojn pli juna ol Amuro, Miura ĉiam adoris ŝian brilan figuron. "Kiam mi estis dekkelkjara knabino, miaj samgeneracianoj estis influitaj, antaŭ ĉio, de kosmetiko kaj fasono, kiujn Amuro montris al ni. Tiutempe mod-magazinoj detale klarigis kiel ni povas havi la saman vizaĝon kiel Amuro. Amuro, kiu neniam kompromisis pri sia vojo, faris la decidon retiriĝi laŭ sia propra maniero. 'Amuro-stilo', kiu kunekzistigis ŝian dinamikan dancon kun ŝia aminda ĉarmo, profunde restos en nia memoro kaj kuraĝigos nin eĉ post ŝia retiriĝo."

En novembro 2017, NHK elsendis specialan programeron titolitan "Konfeso de Amuro Namie" unu horon. En ĝi ŝi diris kun serena mieno: "Mi ĉiam pripensadis la retiriĝon jam de malfrua dudekkelkjara aĝo. Mi ne bedaŭros mian decidon ĉar mi povis realigi ĉiujn miajn revojn."


Genomo por plibonigi
agrikulturajn plantojn (2)

 El inter la teknikoj de genoma manipulado, oni bonvenigis la aperon de la tekniko "CRISPR-Cas9" nomata la tria-generacia tekniko en la kampo. La tekniko ebligis laŭvole ŝanĝi la vicordon de genomo de plantoj, uzante la metodojn de nuligo, substituo aŭ enmeto. Tiu ĉi tekniko kostas malpli multe ol la ĝistiamaj teknikoj. De 2017, la Nacia Instituto por Esploro de Agrikulturo kaj Manĝaĵo provas kulturi rizon per tiu ĉi tekniko, kun la espero ke tiel kulturita rizo havu pli multe dari zŝeloj kaj grandajn rizerojn, ĉar la tekniko rompas la genojn kiuj limigas la nombron kaj grandecon de rizeroj. Estonte oni povos grandkvante kulturi bongustan rizon krucante tiun rizon kun altkvalitaj rizspecoj kiel Koshihikari.

 La genoma manipulado estas uzata ankaŭ por plialtigi la sanan kaj alian efikojn de plantoj. Ekzemple, studteamo de la Universitato de Tsukuba lanĉis novan projekton por komercigi tomatojn plenajn de unu el la naturaj aminoacidoj GABA, kiu onidire havas efikon malstreĉi la manĝantojn. Aŭguste en 2017, la teamo sukcesis kulturi tomatojn kun 15-oble pli multe da GABA ol la ĝisnunaj.

 La genoma manipulado tamen havas multe da solvendaj problemoj; sekureco de genetike modifitaj plantoj, ilia influo al la ekologia sistemo ktp. Tamen ankoraŭ ne ekzistas internacie akceptita regulo pri la kulturo de tiuj plantoj.


Jokozuno eksiĝis pro perfortaĵo

 La 29an de novembro 2017, mongoldevena jokozuno (plej alta rango en sumoo) Harumafuji esprimis sian intencon eksiĝi por preni respondecon pri sia perfortaĵo al samdevena sumoisto Takanoiwa. Harumafuji vundis sian posteulan sumoiston Takanoiwa okaze de la senĝena postbankedo de manĝkunsido inter mongoldevenaj sumoistoj kaj lokaj sumoaj koncernatoj, kiu okazis en karaokeejo en la urbo Tottori nokte la 25an de oktobro. Tiam multaj sumoistoj de la Japana Sumoista Asocio restis en tiu urbo pro aŭtuna loka turneo de la Asocio okazonta en la sekvanta tago.

 Harumafuji venis en Japanion en la aĝo de 16 jaroj kaj debutis en la januara turniro en 2001 kaj fariĝis la 70a jokozuno en 2012. Li ĉarmis multajn sumooamantojn per siaj viglaj kaj energiaj teknikoj kaj gajnis la ĉampionecon 9 fojojn en la plej alta kategorio de sumoo.


Genomo por plibonigi
agrikulturajn plantojn (1)

Multaj agrikulturaj plantoj naskiĝis pere de sinsekva plibonigo de sovaĝaj plantoj. Ĝis nun dum kelkmil jaroj homoj multe klopodis trovi plantojn taŭgajn por kulturi. Tamen, baldaŭ venos la tempo, kiam ni povos krei dum mallonga periodo, novajn plantojn kun bezonataj ecoj, uzante novajn teknikojn.

En la 1970aj jaroj aperis la tekniko por genetika modifo. La genetike modifita organismo do signifas organismon kiu akiris novajn heredecojn per enkonduko de genoj de alia organismo en sian ĉelon per viruso ktp. Unu reprezenta ekzemplo de tiuj organismoj estas sojfabo kiu neniom velkas malgraŭ disverŝo de herbicido. La sojfabo kiu akiris rezistecon kontraŭ herbicido estas nun kulturata en 26 landoj.

En tiu tekniko tamen facilis enkonduki genon en specifan parton de genomo kaj tial por praktikigi ĝin necesis kelkdek jaroj laŭokaze. Pro tio, nova revolucia tekniko naskiĝinta en la 2000aj jaroj altiris grandan atenton de multaj koncernatoj kiel tekniko, kiu ebligos al ni
plibonigi plantojn dum mallonga periodo.


Tio estas la tekniko nomata “genoma manipulado. Genomo signifas la tuta heredan informon kiun ĉiu organismo havas kaj ĝi estas konservata en deoksiribonuklea acido (DNA). DNA konsistas el kvar specoj da bazoj, t.e. A (adenino), C (citosino), G (guanino), T (timino), kaj la vica ordo de tiuj bazoj
rolas kiel heredaj informoj. Nome, la maniero, kiel tiuj literoj estas kombinitaj en la genoj, difinas la karakterizaĵojn de organismo. Tiu ĉi nova tekniko ebligis al ni per iuj enzimoj rompi celatajn genojn de genomo kaj plibonigi ilin laŭvole.

Oni komencis apliki tiun ĉi novan teknikon ne nur al biologia industrio sed ankaŭ al medicino k.a. Aliflanke pri la apliko al homo aperas morala timo, ke laŭvola manipulado de genomoj fine naskos bebojn k iuj estos “laŭdezi re desegnitaj” de siaj gepatroj.


La restan vivon por klasika muziko

En Japanio eĉ veteranaj ludantoj de klasika muziko ne havas multe da okazoj ludi muzikon profesie en koncertoj, krom malmultaj popularaj artistoj.

Munetsugu Tokuji, kiu fondis la kareaĵan restoracion "CoCo Ichibanya" antaŭ 39 jaroj kaj kreskigis ĝin en grandan restoraci-ĉenon en unu generacio, estas fervora amanto de klasika muziko. Li de longa tempo lamentis pri tiu mizera situacio, kaj nun li koncentras sian tutan forton por administri specialan halon por klasika muziko, por ke tie multaj artistoj povu ludi klasikan muzikon.

Munetsugu pasigis sian infanecon sen la gepatroj, kaj estis en infanprotektejo, antaŭ ol li estis adoptita en iun familion. En sia juneco li dronis en klasika muziko, absorbiĝinte en belaj melodioj de la Simfonia Orkestro de NHK kiujn li aŭskultis en televidaj programeroj.

En 1998, kiam Munetsugu preskaŭ atingis la aĝon de 50 jaroj, multiginte la nombron de ĉenrestoracioj al 500 en la tuta lando, li eksiĝis de la prezidanteco, kaj en 2007, kvin jarojn post la kompleta retiriĝo el la administrado de la firmao, li povis realigi sian celon, finkonstruinte la Halon Munetsugu en la urbo Nagoya (Nagojo), per sia propra kosto de ĉ. 2,8 miliardoj da enoj (21 mil eŭroj). En la unua jaro la halo tamen havis nur ĉ. 20 mil vizitintojn kaj multaj seĝoj estis preskaŭ ĉiam neokupitaj.

De tiam li ĉiutage akceptis la gastojn ĉe la enirejo de la halo kaj klopodis multigi vizitantojn. Rezulte en 2016 la nombro atingis 80 000. Li diras, ke sincera servo kun gastamo, kiun li kulturis dum la administrado de Ichibanya, utilas por lia nuna laboro.

Malgraŭ tiuj grandaj penoj, la halo ankoraŭ suferas kelkdek milionojn da enoj da deficito ĉiujare. Nun lia celo estas malaltigi la proporcion de vakaj seĝoj de la nuna ĉ. 30 % al 10 %, por ke la enspezoj egalu la elspezojn. Por realigi la celon li intencas daŭrigi sian kutimon stari ĉe la enirejo de la halo kaj bonvenigi la vizitantojn ĉiutage.


Por pli da konsumo
de viando gibier

La franca vorto gibier [prononcu: ĝibie], t.e. "ĉasaĵo" (kontraste al bredaĵo), envenas en la japanan lingvon. En Eŭropo, delonge oni manĝis viandojn de bestoj kaj birdoj kaptitaj en ĉasado, kaj en Japanio oni lastatempe komencis ŝati ĉasaĵojn kiel altkvalitajn manĝmaterialojn.

La gubernio Nagano situas enlande kaj abundas je sovaĝaj bestoj kaj birdoj. Tiu Nagano havas butikon en Tokio por prezenti siajn lokajn specialaĵojn. La butiko ekspozicias kaj ofertas diversajn gibier-ajn manĝaĵojn, ekzemple, kareon kun apraĵo kaj sekigitan cervaĵon. Ĉi tiuj gibier-aĵoj bone vendiĝas kiel sanigaj manĝaĵoj kun unikaj saporoj.

En Japanio, tamen, multaj homoj ankoraŭ havas neagrablan impreson pri gibier, kiel io malmola kaj malbonodora. Ankoraŭ ne viciĝas iliaj viandoj en ordinaraj superbazaroj en la urbo. Pro tiuj malfavoraj cirkonstancoj nur 10 procentoj de la 580 000 cervoj kaj 520 000 aproj ĉaskaptitaj en 2014 estis viande uzitaj, kaj la cetero estis simple forĵetita, laŭ enketo de la Ministerio pri Agrikulturo, Forstado kaj Fiŝado.

Nur ĉ. 500 establejoj, ĉefe gibier-restoracioj, estas licencitaj procedi ĉasaĵojn. Multaj el ili estas malgrandaj entreprenoj kaj procedas la viandojn nur dum la ĉas-periodo, precipe vintre. Por ŝanĝi la situacion, la Ministerio varbis municipojn, kiuj volas posedi viandfabrikojn por procedi la ĉasbestojn. Rezulte, en 12 elektitaj lokoj tra la lando konstruiĝos municipaj fabrikoj tiucelaj. Kiel publikaj instalaĵoj, ili strikte administros la ĉasviandojn por preventi nutrotoksiĝon, parazitozon kaj aliajn danĝerojn. Ili ne nur provizos vendejojn kaj restoraciojn per higienaj viandoj, sed ili ankaŭ procedos la viandojn en fileojn, lumbaĵojn, maldikajn tranĉaĵojn, kubojn aŭ aliformajn pecojn, tiel ke la konsumantoj povu tuj uzi ilin.

Krom revigligi la lokan ekonomion, la projekto intencas ankaŭ minimumigi damaĝojn de la troe plimultiĝantaj ĉasbestoj kontraŭ terproduktaĵoj, per kaptado de la bestoj. La totala damaĝo pro ĉasbestoj atingis 17,6 miliardojn da enoj en 2015, laŭ la Ministerio. La Ministerio lanĉis sloganon duobligi la konsumon de gibier en 2019. Laŭ la Japana Asocio por Disvastigo de Gibier: "Per iom da traktoj oni povas facile forigi la malbonan odoron kaj fari el gibier tre bongustan manĝaĵon. Se gibier fariĝos facile aĉetebla en superbazaroj, multaj ordinaraj japanoj povos ĝui ĝin ĉe hejma manĝotablo."


Revenu

 

Skribas Okita Kazumi
Voĉlegas Matsuda Yōko (Macuda Joko)