Novaĵoj de Japanio - 2017
el "La Revuo Orienta"
105-jara kuracisto Hinohara forpasis
La 18an de julio 2017 forpasis Hinohara Shigeaki, honora direktoro de la Internacia Hospitalo de Sankta Luko en la aĝo de 105 jaroj pro spira insuficienco.
Prelegante en diversaj lokoj tra Japanio eĉ post la aĝo de 100 jaroj, Hinohara pionire aktivadis por efektivigi socion, kie ankaŭ grandaĝuloj povos aktive labori kaj pasigi valoran vivon. Li nomis "novaj grandaĝuloj" tiujn 75-jarajn aŭ pli aĝajn homojn fizike kaj mense sanajn, kiuj ankoraŭ povas sufiĉe kontribui al la socio. "La Asocio de novaj grandaĝuloj" fondita de Hinohara en 2000 nun havas ĉ. 8 000 membrojn. En unu el la kunvenoj de la asocio, li elokvente paroladis jene: "Homoj povas ŝanĝi sian vivmanieron iam ajn. Vi do laŭeble uzu la tempon donitan al vi por aliaj homoj."
Naskita en kristana familio, li ricevis bapton en la aĝo de 7 jaroj. Kiam li estis medicinisto de la Universitato de Kioto li malsaniĝis je tuberkulozo. Tiuj cirkonstancoj donis grandan influon al lia stilo de kuracado por pacientoj. Li proponis, ke ankaŭ la pacientoj mem povu partopreni anstataŭ lasi ĉion al siaj kuracistoj.
Li verkis diversajn librojn ne nur por fakuloj sed ankaŭ por ĝeneralaj legantoj. Lia libro "Ikikata Jouzu (Saĝa vivmaniero)" en 2001 superis eldonon je miliono da ekzempleroj. En 2010, la muzik-dramo "The Fall of Freddie the Leaf (Falo de folio Fredi)", dramigita de li laŭ la samtitola bildlibro verkita de Leo Buscaglia, estis prezentita en Nov-Jorko. Tiam li dancis kun infanoj sur la scenejo.
Hinohara, kiu komencis ludi pianon en sia infaneco kaj estis amanto de klasika muziko, klopodis disvastigi muzikoterapion, kiu celis kvietigi doloron kaj timon de pacientoj per muziko.
Li spertis grandajn akcidentojn en sia vivo. En 1970 li veturis per la pasaĝera jeto "Yodo" kiu estis rabokaptita de membroj de la Unuigita Ruĝa Armeo, kaj estis malliberigita en la aviadilo dum kvar tagoj. Post sia forsaviĝo, li decidis, ke de tiam li pasigos la restan vivon ne por plialtigi sian renomon, sed por utili al aliaj homoj. En 1995, kredantoj de la fanatika religia grupo Aum Shinrikyo disŝutis sarinon en vagonoj de pluraj linioj de la Tokia Metroo kaj viktimigis ĉ. 6 300 homojn inkluzive de 12 mortintoj. Tiam lia hospitalo volonte akceptis multajn viktimojn de la krimo kaj li ludis gvidan rolon en urĝa kuracado.
Prosperas porhejmloka impostopaga sistemo
Lastatempe populariĝis la sistemo de "porhejmloka impostopago". Per ĝi, grandurbaj loĝantoj povas fari mondonacon al sia hejmloka (aŭ ajna) municipo laŭ sia elekto, samtempe reduktante sian impostopagon.
Tiu ĉi sistemo naskiĝis en 2008, por ke imposto-pagantoj povu elekti la ricevantojn de imposto. Laŭ la Ministerio pri Internaj Aferoj kaj Komunikado, ĝiaj uzantoj en la unua jaro, 2008, nombris nur 30 000, sed atingis 1,3 milionojn en 2015. La totala sumo de mondono laŭ ĝi multiĝis de 7,3 miliardoj da enoj al 147,1 miliardoj da enoj dum la sama periodo. Precipe en 2011, kiam okazis la Granda Tertremo en Nordorienta Japanio, multaj uzis ĝin por donaci monon al municipoj en la cunamotrafitaj regionoj.
Supoze ke s-ro A donis 10 mil enojn al sia elektita municipo X (t.e. hejmloko), li povas dekalkuli parton de la monsumo el sia imposto pagenda al sia propra municipo, kaj povas redukti entute 8 mil enojn en siaj enspez- kaj civit-impostoj. Por li, ĉi tio estas kvazaŭ impostopago de 10 mil enoj al lia hejmloko. Jen kial la mondono nomiĝas "porhejmloka impostopago".
Sed tio ne estas la fino. La municipo ricevinta donacon de s-ro A multokaze rekompencas lin per aĵo, plejofte produk-tita en tiu municipo, precipe manĝaĵo aŭ manfaraĵo. La municipo aĉetas tiujn aĵojn por vigligi industrion en sia regiono. Kaj tiu rekompencaĵo ofte valoras pli ol 2 mil enojn, pagitajn de s-ro A.
Jenaj estas la ĉefaj rekompencaĵoj ofertataj de la plej grandaj 2 ricevintoj de mondono laŭ ĉi tiu sistemo.
1. Urbo Miyakonojo en la gubernio Miyazaki: Bovaĵo, Batatbrando
2. Urbo Yaizu en la gubernio Shizuoka: Tinuso
Lastatempe, tamen, okazas severa konkurenco inter municipoj por gajni mondonon laŭ ĉi tiu sistemo. Por allogi laŭeble multajn mondonantojn, municipoj ofertas ĉiam pli luksajn specialaĵojn. Ili nun elspezas plejparton de la kolektita mono por aĉeti kaj dissendi rekompencaĵojn. Kvankam municipoj intencas plibonigi servon al siaj loĝantoj per la donacita sumo, tia konkurencemo negative efikas al tiu servo. La Ministerio delonge alvokis la municipojn, ke ili ĉesu konkurenci per luksaj rekompencaĵoj. Plie, aprile de 2017, la Ministerio sendis oficialan avizon al municipoj tra la lando, ke ili limigu la elspezon por rekompencaĵoj je ne pli ol 30 procentoj de la ricevita mono.
Virtuala mono disvastiĝas
La virtuala mono estas cifereca mono akceptata nur en speciala virtuala komunumo, kaj ĝi ne estas agnoskita kiel laŭleĝa mono. Nuntempe, tamen, ankaŭ en Japanio nemalmultaj homoj uzas ĝin kiel oportunan pagmetodon.
Precipe en Eŭropo, Usono kaj Ĉinio, "Bitmono" akiras popularecon. Bitmono (angle: Bitcoin) estas unu el la virtualaj monoj kaj la pagmetodoj. La unuo kaj la simbolo de Bitmono estas BTC. Oni povas uzi ĝin preskaŭ ĉie en la tuta mondo.
La 7an de aprilo 2017, Bic Camera, la granda podetala ĉenbutiko de hejmaj elektraj aparatoj, ebligis al siaj klientoj pagi per Bitmono en du butikoj en Tokio. Tie kliento direktas sian lertan poŝtelefonon al terminaloj por Bitmono kaj pagas la sumon indikitan sur la ekrano per monunuo "BTC".
La enkonduko de tiu nova pagmetodo celas precipe alilandajn turistojn. Oni atendas, ke ili utiligos tiun oportunan kaj malmultekostan pagmetodon, ĉar ili ne bezonos ŝanĝi valuton kaj povos ŝpari la monŝanĝ-kurtaĝon de ĉ. 3 procentoj.
Oni taksas, ke ĉ. 5 000 butikoj en la tuta Japanio ebligas al klientoj uzi Bitmonon en la komenco de ĉi-aprilo, kaj pli kaj pli grandiĝas la uzado inter japanoj.
Bitmono tiel disvastiĝas supozeble pro la amendita Leĝo pri Pagmetodoj validiĝinta la 1-an de ĉi-aprilo. La leĝo agnoskas virtualan monon kiel pagometodon aldone al aĉetkupono, antaŭpagita karto kaj aliaj pagmetodoj.
Plie, de julio oni ne plu bezonos pagi la 8-procentan akcizon por akiri Bitmonon. Antaŭe virtuala mono estis konsiderata kiel "varo" kun impostodevo por "aĉeti". Kano Yuzo, la prezidanto de la firmao bitFlyer kiu administras la borson de Bitmono, diras, ke sub tiaj favoraj cirkonstancoj pli kaj pli da butikoj enkondukos Bitmonon kiel pagmetodon.
Disvastiĝo de virtualaj monoj tamen kaŭzas pli kaj pli multajn konfliktojn. Laŭ la Nacia Centro pri Konsumant-Aferoj de Japanio, la konsultoj pri virtualaj monoj nombris pli ol trioble kompare al la konsultoj antaŭ 2 jaroj. Multaj el ili estis eble pro trompo fare de fraŭdistoj, kiuj fripone invitis la naivulojn "investi" monon en virtualaj monoj. La registaro do ekkonsideris protekton de konsumantoj, plifortigante kontroladon de la koncernaj borsoj. Tamen ankoraŭ ne ekzistas klaraj leĝoj kaj reguloj pri virtualaj monoj. Krome, oni ankoraŭ ne decidis, kiel pritrakti virtualan monon en kontado aŭ librotenado de entreprenoj. Tial jam nepras enkonduko de pliaj leĝoj, tiel ke oni povu trankvile uzi virtualajn monojn.
Reprosperas 'utagoe'-kafejoj
'Utagoe'-kafejoj, laŭlitere kantovoĉaj kafejoj, estas kafejoj, kie la klientoj ĉiuj kune kantas popolajn kaj aliajn kantojn. Tiuj kafejoj multnombre aperis en grandaj urboj ĉirkaŭ la jaro 1955. Poste, ili furoris precipe inter junuloj, kiam vigliĝis politikaj movadoj de studentoj. Tiu furoro tamen velkis fine de la 1960-aj jaroj kaj tiaj kafejoj praktike malaperis fine de la 1970-aj jaroj, kiam aperis 'karaokeo', la novtipa muzikaparato. Perdinte okazojn kunkanti kun geamikoj en kafejoj, siatempaj junuloj delonge sopiris al la forpasinta bona tempo. Responde al tiu situacio, lastatempe oni okazigas en diversaj lokoj specialajn eventojn, en kiuj la partoprenantoj povas ĝui kunkantadon, trinkante kafon kaj manĝante kukojn.
Multaj civitanaj grupoj planas tiajn eventojn precipe por helpi personojn kun psikologiaj problemoj aŭ maljunulojn loĝantajn solaj, kiuj nun multas pro la kresko de nukleaj familioj.
Unu el tiuj grupoj en la kvartalo Adachi, Tokio, estas 'Saera', komunuma reto de personoj naskiĝintaj dum la naskeksplodo tuj post la Dua Mondmilito. Unu fojon monate la grupo malfermas 'utagoe'-kafejon en loka kafejo. La membroj de 'Saera' iniciatis la eventon, inspirite de plendo de maljunulo, ke li havas neniun kunparolanton krom televidilo. En la kunveno kolektiĝas 60 ĝis 80 homoj. 'Saera' bone prizorgas ilin, ekzemple, farante el fama kanto parodian tekston avertantan pri la danĝero de per-telefonaj fraŭdoj celitaj al maljunuloj. Plie, la grupo plenumas la taskon monitori la maljunulojn. La prezidanto de 'Saera' rekte telefonas al siaj membroj, kiuj forestas de la kunveno plurajn fojojn sinsekve.
Krome, iu maljunulejo en la gubernio Saga okazigas kafkunvenon, nomatan 'Utagoe-Kissa' (kantvoĉa kafejo), en kiu la loĝantoj kune kantas. Ĝi utilas ankaŭ por preventi demencon inter la maljunuloj. Montriĝis, ke aŭskulti karmemorajn kantojn estas efika kuracmetodo por bonkondutigi kaj paroligi perdintojn de parolkapablo.
Murai Yasuji, profesoro de la universitato Seitoku kaj psikiatro sperta en muzikoterapio, diras, ke kanti vidante kantotekston helpas aktivigi la cerbon.
Hirose Megumi, piana akompanistino en 'utagoe'-kafejoj, komentas, ke lasta-tempe pli kaj pli da homoj vizitas tiujn kafejojn por interkonatiĝi kun aliaj vizitantoj. Ŝi diras, ke 'utagoe'-kafejo nun estas por ili loko por interrilati kun aliaj homoj, kaj tiele gardi sin kontraŭ socia izoliteco. Ŝi kredas, ke kantado havas mirindan forton interkonatigi homojn, kiuj unuafoje renkontiĝas.
Fine naskiĝis japandevena
jokozuno longe atendita
La 25an de januaro la Japana Sumoista Asocio okazigis eksterordinaran kun-sidon de la plenumkomitato en la Sumoejo en Ryogoku, Tokio, kaj decidis promocii la ozekon (vicĉampionon) Kisenosato, kiu unuafoje gajnis ĉampionecon en la januara turniro, al la 72a jokozuno (ĉefĉampiono).
Dum la lastaj 19 jaroj ne troviĝis japan-devena jokozuno post kiam Wakanohana la 3a fariĝis jokozuno en la somera turniro de 1998.
Kvankam Kisenosato frue sukcesis esti enlistigita en makuuchi, la plej alta kategorio de sumo-rangoj en la Kjuŝua turniro en 2004, tamen por fariĝi jokozuno li bezonis 73 turnirojn, la plej longan tempon post 1958, kiam oni pligrandigis la nombron de turniroj al ses ĉiujare.
En la Granda Printempa Turniro de Sumoo por 15 tagoj, kiu finiĝis en la 26a de marto, la nova jokozuno Kisenosato povis gajni ĉampionecon malgraŭ vundiĝo en la 13-a tago de la turniro. Oni diras, ke printempa turniro ĉiam ne glate iras. Ankaŭ ĉi-turnire okazis mirindaĵoj en la lasta tago. Fine de la 12-a tago Kisenosato estis la sola totalvenkinto, responde al la atendo de multaj liaj amantoj. Oni do tiam esperis, ke li senprobleme gajnos la trofeon.
En la 13-a tago, tamen, Kisenosato vundiĝis ĉirkaŭ la maldekstra ŝultro kiam li unuafoje malvenkis en la matĉo kun la jokozuno Harumafuji. Oni timis, ke lia partopreno en la restantaj 2 matĉoj estos neebla pro la vundiĝo. Tamen li kuraĝe partoprenis en la matĉo kontraŭ la jokozuno Kakuryu en la 14-a tago, spite admonojn de ĉirkaŭuloj. Rezulte li mizere malvenkis.
Multaj atendis, ke la ozeko Teru-nofuji, la sola sumoisto kun 13 venkoj kaj nur 1 malvenko, gajnos ĉampionecon, venkinte la jokozunon Kisenosato en la lasta tago. Aliflanke, por gajni ĉampionecon, la jokozuno kun 12 venkoj kaj jam 2 malvenkoj bezonis venki la ozekon du fojojn sinsekve: unu fojon por egaliĝi al la ozeko je 13 venkoj kaj 2 malvenkoj en la regula 15-taga programo, kaj la alian fojon en la finalo, kiu decidos la ĉampionon. En la lasta tago, tamen, la jokozuno sukcesis venki la ozekon en ambaŭ matĉoj per elĵetaj teknikoj, uzante nur la nevunditan dekstran brakon.
Spite, ke la vundiĝo ankoraŭ ne estas komplete kuracita, Kisenosato aŭdacis partopreni en la sekvanta somera turniro. Li ne povis elmontri sian veran kapablon kaj perdis kvar matĉojn ĝis la deka tago de la turniro. Li do deklaris pri sia foresto en la restantaj matĉoj, al la Japana Sumoista Asocio, prezentante medicinan ateston pri la neceseco de kuracado en hospitalo.
Pri morto, en kafejo
konversacias junuloj
Lastatempe ankaŭ en Japanio aperis "Death Cafe (Kafejo por konversacii pri morto)". Tie kafumante aŭ manĝante kukon oni parolas kun aliaj pri morto en libera atmosfero. Onidire Death Cafe naskiĝis antaŭ ĉ. 12 jaroj en Svisio laŭ ideo de iu sociologo kiu perdis sian edzinon. Post tiam tiu ĉi ideo rapide disvastiĝis precipe en Eŭropo kaj Usono ekde ĉ. 2011. Nun ĝi okazas en ĉ. 40 landoj.
Pere de Death Cafe la organizantoj intencas, ke la ĉeestantoj povu forgesi tabuojn pri morto kaj ĉiam havi konscion pri sia morto, por povi pasigi sian limigitan vivon esperplene. Tiu ĉi evento pli kaj pli populariĝis ankaŭ en Japanio. Ekzemple, la grupo "Wakazo" fondita de junaj budhanaj pastroj en Kioto fojfoje okazigas la kunvenon Death Cafe en Kansajo, kaj ĉiufoje kolektiĝas multaj gejunuloj 20-30-jaraj. Pri la kialo de partopreno de multaj junuloj en la kunvenoj, Tsuruno, la reprezentanto de la grupo diras: "Tia fenomeno probable aperas pro malklara timo pri morto kiun multaj junuloj sentas. Estas nature, ke ili sentas tiel ĉar lastatempe ili preskaŭ ne havis okazon rekte fronti morton, kaj ne kutimas viziti tombojn de siaj prapatroj kaj partopreni en funebraĵoj pro multiĝo de nukleaj familioj". Fakte, la enketo farita de iu studgrupo de la Ministerio pri Ekonomio, Komerco kaj Industrio al 30-jaraj kaj pliaĝaj homoj evidentigas la fakton, ke ju pli junaj ili estas, des pli multe ili sentas timon pri morto.
Partoprenantoj en la kunvenoj de Wakazo interŝanĝas opiniojn, ekzemple "Al kiuj kaj kiajn mesaĝojn vi restigus se vi mortus post 10 sekundoj?". Laŭ Tsuruno, troviĝis partoprenanto kiu forlasis la kunvenon kun kontenta mieno pro la akirita sugesto pri sia nuna devo.
Alia Death Cafe okazanta en ĉiu dua monato en urbo Sendai, intencas nuligi "izolitan vivon de loĝantoj". Shoji, la organizanto de la kunveno, diras, ke li volas utiligi la kunvenon en kiu oni povas senĝene paroli pri morto, por savi homojn.
Pri lastatempa disvastiĝo de Death Cafe, Fujimori, bone informita pri socialaj sekurigaj problemoj, ĉe la Instituto Mizuho Information & Research komentas jene pri ties kialo: "Oni komencis konsideri grava 'kvaliton de vivo' en sia maljuneco ĉar lastatempe plilongiĝis meza vivdaŭro de homoj pro progreso medicina. Li ankaŭ diras: "Tial, kiel sentime akcepti sian morton fariĝas granda temo en la vivo por ĉiu homo. Tamen oni ne povas solvi ĉi tiun problemon propraforte kaj probable tial petas helpon de Death Cafe por klare pretigi sin por morto pere de konversacioj kun partoprenantoj".
Trafikakcidentoj fare de grandaĝuloj
Tutlande sinsekve okazas tragediaj trafikakcidentoj fare de grandaĝaj veturigantoj, kaj inter ili oftas de tiuj, kiuj suferas de demenco, nome, malaltiĝo de memor- kaj juĝ-kapablo. En oktobro 2016, kamioneto stirata de 87-jara viro impetis en grupon de lernejanoj, kiuj kune vizitadis proksiman elementan lernejon, kaj viktimiĝis unuagrada knabo kaj vundiĝis sep lernejanoj.
En Japanio dum la jaro 2015, 13% el fatalaj trafikakcidentoj estis kaŭzitaj de homoj 75-jaraj aŭ pli aĝaj, kaj tiu procento tendencas altiĝi lastatempe. Japanaj veturigantoj 75-jaraj aŭ pli aĝaj devas ekzameniĝi por pruvi siajn kapablojn de memoro kaj juĝo, kiam ili renovigas sian stir-licencon en ĉiu tria jaro. Tamen eĉ demenco-suspektato en tia ekzameno povis renovigi sian licencon, se tiu ne faris certajn trafik-deliktojn en la pasinta jaro.
Por malmultigi tiajn akcidentojn oni amendis la Leĝon pri Vojtrafiko lastajare. Nun ĉe ĉiu trafikakcidento, 75-jara aŭ pli aĝa veturiganto devas ekzameniĝi pri demenco, kaj tiama suspektato pri demenco devas konsulti kuraciston. Se tiu estas diagnozita kiel demenculo, ties stirlicenco estas nuligita aŭ suspendita.
Eĉ se grandaĝuloj ne estas demenca, ilia reflekta nervo kaj vidpovo kadukiĝas pro maljuniĝo. Pro tio lastatempe aperas municipoj, kiuj alvokas siajn loĝantojn, ke ili redonu sian stirlicencon kaj ne plu stiru la aŭton. Vivi sen aŭto tamen estas tre malfacile en multaj provincaj lokoj, kie mankas publikaj trafikiloj. Estas do atendate, ke progresu pristudoj por sendanĝerigi aŭtojn kaj por anstataŭigi aŭtojn per aliaj rimedoj.
Lastatempe multas centjaruloj
Laŭ anonco de la Bonfarta Ministerio troviĝas 65 692 personoj centjaraj aŭ pli aĝaj en Japanio je la 15a de septembro 2016. El ili, 88% (57 525) estas virinoj, do 7-oble pli ol viroj.
La plej aĝa persono en Japanio estas 116-jara virino Tajima Nabi en la gubernio Kagoshima. Ŝi estas la sola vivanta japano el la 19-a jarcento. La 112-jara Yoshida Masamitsu en Tokio estas la plej aĝa viro en Japanio.
Tajima finvartis sep filojn kaj du filinojn kultivante sukerkanojn kaj batatojn. Nun ŝi vivas en speciala malsanulejo por grandaĝuloj kaj pasigas preskaŭ la tutan tagon en lito ĉiutage, escepte kiam ŝi moviĝas en rulseĝo. Tamen ŝi havas grandan apetiton kaj neniam forgesas manĝi tri fojojn ĉiutage. Laŭ ŝi la plej grava afero por teni longan vivon estas ĉion manĝi en modera kvanto kaj sen prefero de manĝaĵoj.
Reĝisoro Kitano ordenita en Francio
La franca registaro donis al la reĝisoro kaj grandtalenta aktoro Kitano (Beat) Takeshi, la ordenon de Oficiro, la kvaran klason en la Honora Legio, kaj la 25an de oktobro 2016 okazis la ordena ceremonio en Parizo. La Honora Legio estas la plej alta ordeno en Francio, kiu estis establita de Napoleono en 1802 por honori homojn kiuj postlasis grandan laboron en la kampoj de kulturo, scienco, ekonomio k.a.
n la ordena ceremonio Jack Lang, eksministro pri kulturaj kaj komunikaj aferoj, tre intima kun Kitano, donis la ordenon al li dirante ke li alportis novan tajdon al la filma mondo per sia propra stilo. Kitano danke respondis, ke tiu ordeno kuraĝigis lin plie provi novajn ĝenrojn kaj sukcesigi novajn entreprenojn, kvankam oni diras pri li, ke li jam sukcesis rompi "limojn" inter ĝenroj kiel filmoj kaj "manzai" (komikaj dialogoj).
itano Takeshi sendiplome forlasis universitaton, spertis diversajn laborojn kaj laste eniris en la spektaklan mondon. Iam li komediis inter striptizoj en la teatro Furansuza en Asakusa, Tokio. Poste laŭ propono de la komediisto Beat Kiyoshi li aliĝis al la manzai-paro "Two Beat". Dank' al furoro de manzai en la komenco de la 1980aj jaroj la paro famiĝis. Baldaŭ Kitano sola fariĝis populara aktoro sub la teatra nomo Beat Takeshi.
n 1989 la aktoro Kitano debutis kiel reĝisoro per la filmo "Sono Otoko Kyobo nitsuki(Violenta Policisto)" kaj sinsekve produktis kaj reĝisoris filmojn. En 1993 lia filmo "Sonachine (sonateto)" akiris altan taksadon precipe en eŭropaj landoj, kaj en 1998 lia filmo "HANA-BI(floro-fajro)" premiiĝis je la Ora Leono en la filmfestivalo de Venecio. En la momento, kiam li gajnis grandan popularecon en aliaj landoj, japanaj spektantoj kaj filmkomentistoj subite komencis laŭdegi liajn filmojn.
ntaŭe Kitano estis aplaŭdita pro siaj venenaj paroloj kaj ekstremaj humuraĵoj. Tamen lastatempe li preskaŭ ne ludas komediojn kaj bone kondutas kvazaŭ klerulo en multaj okazoj. Spite de tio, li elkore abomenas la nuntempan tendencon, ke multaj komediistoj kaj varieteaj ludistoj emas agi kvazaŭ intelektuloj en televidaj programeroj kiel komentistoj.
Revigliĝas publikaj banejoj
dank' al francinoEn 2016, la nombro de sentō (publikaj banejoj) en Tokio falis ĝis ĉ. 600, malpli ol 1/4 el la plej kulmina tempo, ĉar preskaŭ ĉiuj novaj domoj posedas banejon por sia familio. Tiujn tradiciajn banejojn en Tokio lastatempe frekventas Stephanie Crohin [stefani krojn], 31-jara francino. Ŝi jam vizitis pli ol 400 sentō kaj nun uzas ĝin 5 fojojn semajne.
Ŝi, ravita de belaj esprimoj de japanaj verkistoj en franca traduko, venis Japanion en 2008 por studi. Baldaŭ ŝi unuafoje vizitis sentō kaj tuj estis fascinita de ĝia ĉarmo; estis tre agrable kaj komforte por ŝi etendi la korpon en granda banujo.
Akirinte diplomon el franca universitato post unujara studo en Japanio ŝi laboris en Afriko dum du jaroj. En 2012, pere de japano kun kiu ŝi konatiĝis surloke, ŝi akceptis proponon labori en japana komunikada firmao. La kulturaj diferencoj francaj-japanaj amuzis ŝin en studenteco, sed ili kaŭzis ĉagrenon en ŝia japana laboreja vivo. Plie, ŝin konfuzis la japanaj konvencioj, laŭ kiu oni foje elbuŝigas nur oficialajn principojn kaŝante verajn intencojn. Ankaŭ japane propraj kutimoj en laborejoj, kiel ekzisto de "difinitaj seĝoj por superuloj" okaze de kunsidoj aŭ trinkkunvenoj ĉagrenis ŝin. Pro streĉa laboro ŝi konsumita, komencis konsideri revenon al sia patrujo. Intertempe, ŝi forgesis ĉion pri sentō.
Tamen iun tagon ŝi ekrememoris, ke ŝi sentis grandan liberecon en sentō kaj decidis denove viziti ĝin. Ŝi translokiĝis apud tiun sentō antaŭe vizititan, kaj rekomencis la vivkutimon vizitadi ĝin preskaŭ ĉiutage post sia laboro. Dank' al babilado pri diversaj aferoj kun ĉiamuloj de sentō, ŝia kapablo de la japana lingvo multe progresis.
Pere de konversacioj kun administrantoj de sentō ŝi eksciis, ke preskaŭ ĉiuj sentō falis en malfacilajn situaciojn kaj ektimis, ke baldaŭ ili malaperos. Tial ŝi nun vigle dissendas informojn pri la ĉarmo de sentō por plimultigi la uzantojn, precipe per filmetoj. Ŝiaj filmetoj, pri la uzmaniero kaj etiketo de baniĝo, estis kontribuitaj en YouTube, akiras grandan popularecon precipe inter alilandanoj.
En 2015, pro ŝiaj aktivadoj, Japana Sentō-Kultura Asocio postenigis ŝin kiel "Ambasadoron de sentō", por helpi la malkreskantajn sentō. Nun ŝi aperas en eventoj kaj kunvenoj pri sentō. Onidire la sekvanta tasko de la ambasadoro Stephanie Crohin estas fari planon por instigi laŭeble multajn alilandanojn viziti sentō okaze de la Tokiaj Olimpikoj en 2020. La anglalingva retejo fondita de ŝi troviĝas en <http://dokodemosento.com/>.
Nobel-Premiito Osumi pro aŭtofagio
La Nobel-Premio pri Fiziologio aŭ Medicino por 2016 estis aljuĝita al Osumi Yoshinori, emerita profesoro de la Tokia Instituto de Teknologio.
Osumi gajnis la premion pro tio, ke li klarigis la mekanismon de aŭtofagio, t.e. la funkcio de ĉeloj kiuj regule malkombinas nenecesajn aŭ misfunkciajn proteinon kaj reuzas aŭ cirkuligas iliajn malkombinaĵojn por vivaj aktivadoj kiel komponado de proteino. La vorto aŭtofagio devenas de auto (mem) kaj phagy (manĝado) en la greka lingvo.
Homoj ĝenerale bezonas 200 ĝis 300 gramoj da proteino tage, sed povas akiri nur 70 ĝis 80 gramoj pere de manĝaĵo. La mankon de proteino homoj ŝtopas per recirkuligo nomata aŭtofagio. Tiun teorion belga sciencisto jam proponis antaŭ pli ol 50 jaroj sed oni ne povis detale klarigi ĝian mekanismon.
Post tiam en 1988 Osumi, tiama asista profesoro de la Universitato de Tokio sukcesis observi per mikroskopo fenomenojn de aŭtofagio okazantajn ene de gisto uzata por fari panon aŭ peklaĵon, kaj plie eltrovis preskaŭ ĉiujn genojn bezonatajn por aŭtofagio. Li publikigis disertaĵon pri tiuj rezultoj en scienca gazeto en 1993.
Sinsekve klariĝis, ke ekzistas ankaŭ en ĉeloj de animaloj preskaŭ la sama mekanismo, kiun gisto havas. Plie montriĝis, ke aŭtofagio, ĝis tiam konsiderata kiel rimedo por nuligi la subnutritecon de ĉeloj, havas profundajn kaj gravajn rilatojn ankaŭ kun la genezo, diferenciĝo kaj pluekzisto de vivaĵaj ĉeloj.
Tial la klarigo de la mekanismo de aŭtofagio ebligas al ni kompreni la rilatojn de aŭtofagio kun kanceroj kaj nervaj malsanoj kaj progresigas la studon pri kuracmetodoj por tiuj malsanoj. Ekzemple, oni esperas kuraci la parkinsonan malsanon, kiun probable kaŭzas akumuliĝo de abnormaj mitokondrioj, forprenante ilin per aŭtofagio.
En intervjuo post la anonco de la premio Osumi emfazis, ke la fundamento de scienco estas trovi per propra forto tion, kion aliaj homoj hezitas aŭ rezignas studi kaj pacience daŭrigi tiujn studojn. Li intencas utiligi la premimonon de 8 milionoj da svedaj kronoj (ĉ. 100 milionoj da enoj) por subteni studojn de junaj sciencistoj.
ibiso, birdo maloftega
La japana ibiso havas la sciencan nomon Nipponia nippon kaj ĝi estas la sola birdo kun la vorto Nippon (Japanio) en sia nomo. La birdo estas karakterizita per helruĝaj aŭ helrozaj plumoj. Iam multe da ibisoj vivis en ĉiuj orientaziaj landoj inkluzive de Japanio.
Tamen dum la unua duono de la 20-a jarcento ibisoj abrupte malmultiĝis, verŝajne pro troa ĉasado por akiri plumojn kaj pro plimalboniĝo de ilia vivmedio. La japana ibiso estis jam registrita kiel natura memoraĵo en 1934, kaj en 1952 ĝi estis klasita en specialan naturan memoraĵon surbaze de la Leĝo por la Protekto de Kulturaj Posedaĵoj.
La japandevena ibiso ekstermiĝis kiam mortis ĝia lasta individuo, restinta sola en la insulo Sado ĝis 2003. Anticipe al tio, la Ministerio pri la Medio komencis provi artefarite reprodukti la birdojn jam en 1999, per ibisoj donacitaj aŭ pruntedonitaj de Ĉinio.
En 2008 la Konserva Centro por Ibisoj en Sado komencis liberigi la breditajn ibisojn en la naturon tiel ke ili reproduktiĝu en la sovaĝa medio. Lastatempe paro da sovaĝigitaj ibisoj naskis idon la unuan fojon post 40 jaroj. Oni esperas, ke sekvos tiaj naskadoj ankaŭ de nun.
Tamen ĉiuj nunaj ibisoj devenas de kvin ibisoj el Ĉinio, kaj tial multiĝas paroj inter gekuzoj. Oni do timas, ke la reproduktiĝo inter proksimaj parencoj kondukos al ibisoj malsaniĝemaj kaj sterilaj.
Estas dezirinde, ke de nun ibisoj naskitaj en la naturo multigu sin per sia propra forto. Por tio estas tre grave sekurigi la diversecon de iliaj heredaj ecoj kaj nepre necese ricevi seninterrompan liveradon de ibisoj el Ĉinio. Rekompence al la helpo de Ĉinio al Japanio, Japanio devas doni al Ĉinio la teknikojn de ibis-bredado, kiujn Japanio elpensis kaj plibonigis ĝis hodiaŭ.
Plie, nepre necesas akiri diversajn kunlaborojn de lokaj loĝantoj. Ekzemple, ili devas uzi malpli da agrikulturaj kemiaĵoj por ke la nutraĵoj por ibisoj kiel kobitidoj kaj lumbrikoj kresku pli multe en la rizkampoj. Por multigi naturkreskajn ibisojn, kunlaboro kun Ĉinio kaj amika kunvivado inter homoj kaj ibisoj estas tre gravaj.
Skribas Okita Kazumi
Voĉlegas Matsuda Yōko (Macuda Joko)