Novaĵoj de Japanio - 2016

el "La Revuo Orinta"


AI minacas homojn en literaturo

Oni nomas komputilojn kun samaj intelektoj kiel la homoj, "Artefarita Intelekto (AI)", kaj ĝi rimarkinde progresas lastatempe. Eĉ malsimplajn laborojn nun AI kapablas plenumi.

La apliko de AI rapide progresas. NEC, japana fabrikisto de elektraj aparatoj, sukcesis realigi teknikon por aŭtomate identigi vizaĝojn el pluraj fotoj kolektitaj per multaj gvatkameraoj, utiligotan por trovi infanojn perdiĝintajn aŭ por elserĉi krimulojn.

Lastatempe grandan atenton kaptis go-batalo inter AI kaj homo. La komputila programo AlphaGO, inventita de la interreta entrepreno Google, venkis unu el la plej altrangaj goistoj el Koreio kun la rezulto de 4 venkoj kaj 1 malvenko. Tio multe surprizis profesiajn goistojn. AlphaGO rimarkinde altigis sian kapablon per nova AI-tekniko nomata "profunda lernado", majstrante grandegan nombron da movoj de go-pecoj. La grandega amaso da datumo pri estintaj ludoj ebligis al la programo juĝi la lud-situacion aŭtonomie.

Plie, mallonga novelo kunverkita de homoj kaj AI estis submetita al la tria Literatura Premio de Nikkei, honore al Hoshi Shin'ichi. Ĝi honoras la faman sciencfikcian verkiston. La premio estas unika akceptante ne-homajn aliĝantojn inkluzive de AI. Laŭ la oficejo de la premio, ĉi-jare venis 11 kandidatoj verkitaj helpe de AI en la sekcio por plenaĝuloj. En tiu ĉi sekcio estis sume ĉ. 1 450 konkursaĵoj. La detalaj juĝprocezoj ne estas publikigitaj, sed estas dirite, ke almenaŭ 1 verko el la 4, prezentitaj de la teamo estrata de Matsubara Hitoshi, profesoro de la municipa Futura Universitato Hakodate, sukcesis trapasi la unuan etapon de la juĝado. La uzo de AI en tiuj noveloj ne estis sciigita al la juĝantoj.

Laŭ la profesoro, anticipe homoj difinas la elementojn de noveloj kiel la intrigo kaj la sekso de aperantoj, kaj poste AI-programoj "verkis" la novelojn selektante vortojn aŭ frazojn preparitajn de homoj kaj konforme al la intrigo de la noveloj.

En posta teknika kunveno en majo 2016, sciencfikcia verkisto Hase Satoshi diris: "Mi surpriziĝis de la skribaĵoj ĉar ili estis bone konstruitaj, sed ankoraŭ restas multaj problemoj kiel priskribo de personoj por gajni literaturan premion."

Profesoro Matsubara komentas, ke ĝis nun AI-programoj estis por solvi problemojn kun respondoj kiel en goo kaj ŝogio, kaj ke li volas pligrandigi la latentan eblecon de AI, pritraktante ankaŭ la kampon de homa kreivo.


Ĉu venas feliĉa tempo por katoj?

Je la 22a de februaro (t.e. la 2a monato), "la Tago de Kato" en Japanio, okazis diversaj eventoj tutlande. La tago estis tiel elektita, ke la cifero "2" estas prononcata per "ni", elvokanta "njan", imite al kata bleko.

La urbo Onomichi (la gubernio Hiroshima) estas fame konata pro vagado de multaj katoj tien kaj reen sur la stratoj. Tie antaŭtage de la Tago okazis "la Festo por kat-amantoj en Onomichi" por ke kat-amantoj multe interkomunikiĝu. La festantoj ĝuis promenadon kolektante serion de memorstampoj, pripentrante sian vizaĝon kiel kato ktp

Aliloke, en la stacio Kishi sur la fervojlinio Kishigawa (gubernio Wakayama), oni monkolektis por reornami la novmodelan vagonaron "Umeboshi (peklita umeo)" enkondukotan en junio, kaj la populara katino Nitama alvokis al turistoj subteni la kampanjon. Nitama posteniĝis kiel la dua staciestro post la unua Tama, kiu estis nutrita en la budo de la stacidomo kaj fariĝis la unua kata staciestro de la privata fervojfirmao. La ideo de kata staciestro venis de la prezidanto de la fervoja firmao. Li pensis, ke amikiĝema kaj maltimema katino trikolora taŭgas kiel ilo por multigi pasaĝerojn. Lia plano sukcesis, kaj tuj poste li progresigis la ideon, ke la katino konstante havu pli altan pozicion.

Rezulte, multaj turistoj venis de la tuta lando por vagoniĝi en la linio, uzita ĉefe de lokuloj. La nomoj de la stacio Kishi kaj Tama fariĝis tre konataj eĉ alilande. Do, kiam Tama mortis en sufiĉe alta aĝo de 16 jaroj (pli ol 80-jara en homa aĝo), la prezidanto Kojima de la Elektrofervoja Firmao Wakayama bedaŭris ŝin kaj legis la kondolencan paroladon senditan de la guberniestro de Wakayama. Preskaŭ ĉiuj enlandaj amaskomunikiloj kaj multaj alilandaj novaĵagentejoj raportis pri ŝia morto.

Oni diras, ke nun aperas kato-furoro kaj prikalkulas, ke la ekonomia efiko pro la furoro sumiĝis al 2,3 duilionoj da enoj jare. Tamen, japanoj origine ne havis profundan intereson al katoj. Ĝis nun la plej popularaj dorlotbestoj estis hundoj, kies nombro longtempe superis tiun de katoj. Tamen baldaŭ renversiĝos tiu situacio, ĉar lastatempe la populareco inter animalo-amantoj komencis transiri de hundo al kato laŭ la multiĝo de rezignantoj teni hundojn, pro la necesaj ĝenaj prizorgoj kiel promenado kaj disciplino. Aperis eĉ la vorto "kato-tipa viro" kiu havas kaj bonan kaj malbonan karakterizaĵojn de katoj. Ankaŭ en Esperantujo ekzistas la grupo "Esperantaj Kat-Amantoj Japanaj (EKAJ)".


Trovi kanceron per elspiro

Dum japanoj plej multe mortas pro kancero, nur ĉ. 40 procentoj da japanoj ricevas kanceran ekzamenon. Sed lastatempe ni aŭdis ĝojigan novaĵon, ke oni sukcesis provfari sensilon, kiu povas diagnozi ĉu ni havas kanceron aŭ alian malsanon, nur per ekzameno de nia elspiraĵo, per kunlaborado de teamo el publikaj kaj civilaj organizoj.

La Nacia Instituto pri Materia Scienco (angla siglo: NIMS) en la urbo Tsukuba de la gubernio Ibaraki ludis ĉefan rolon por elfari malgrandan sensilon por analizi la odoron de homa elspiraĵo kaj distingi substancojn en ĝi. Por praktike apliki tion, la Instituto kunlaboras kun la firmaoj Kyocera, NEC, Sumitomo Seika Chemical, la Universitato de Osaka kaj precizmaŝina firmao el Svisio. "Membrano" instalita en la sensilo, nome eta blato kun kelk-milimetraj flankoj, juĝas, ĉu la elspiro de iu persono enhavas substancojn proprajn al pacientoj de kancero.

Tial ekzamenito bezonas nur elspiri antaŭ tiu ĉi sensilo ligita al lerta poŝtelefono, kie tuj aperas la rezulto. Kial? Nu, estas konate, ke la spiro de pacientoj ne nur kun kancero, sed kun diabeto, nefrito, astmo, aŭ portantoj de pilora bakterio havas proprajn odorojn, kiujn la sensilo detektas. Tamen por praktika aplikado kun precizeco, oni devas plustudi plurajn jarojn.


Samseksa paro laboru samrajte

La granda firmao de mastrumaj aparatoj Panasonic klarigis la principon trakti samseksan geedziĝon kiel normalan geedziĝon, deklarinte sian sintenon, ke ĝi neniam diskriminacios seksajn minoritatojn nomatajn "LGBT" en la angla, nome: Lesbian (lesbanino), Gay (gejo), Bisexual (ambaŭseksemulo) kaj Transgender (transgenrulo).

Por tio, la firmao amendos sian laborregularon por ne diskriminacii dungitojn laŭ ilia seksa prefero kaj diferenco. Tial dungito povos ricevi forpermeson por flegi aŭ eĉ funebri samseksan kunul(in)on. La firmao komencis ŝanĝi siajn kondut-principojn lastsomere laŭ la propono de dungito faronta samseksan edziĝon.

Plie, fone de tio ĉi ŝajnas esti politika zorgo de la firmao al la Internacia Olimpika Komitato. Panasonic, estante unu el la plej altrangaj aŭspiciantoj en la Tokiaj Olimpikoj en 2020, ne povis ne respekti la ĉarton de IOK.


Tra la mondo iras japanaj vindoj

En 1977, forĵeteblaj vindoj por infanetoj estis unuafoje importitaj en Japanio. En 1981 surmerkatiĝis tiuj enlande produktitaj, tamen apenaŭ kontentigaj. Ĉirkaŭ 1984, oni fine sukcesis inventi rezinon, kiu bone sorbis akvon sen ellasi la sorbitan akvon.

Hodiaŭ, la japanaj firmaoj de forĵeteblaj vindoj fieras pri ties bonkvaliteco, kaj koncentras sin por trovi novan mendon inter plenkreskuloj en Japanio, kie ĉiujare maljunuloj daŭre pliiĝas, dum malpliiĝas beboj, kaj ankaŭ celas alilandan merkaton. Pliiĝas uzantoj plenkreskaj, rezulte de fervoraj klopodoj de tiuj firmaoj, ĉerpantaj diversajn dezirojn de konsumantoj, ekz. pri maldikeco kaj agrableco de la vindaĵoj.

La granda firmao de ĉiutagaj uzaĵoj Kao estas unu el la publikaj aŭspiciantoj de la nacia teamo de alpa skiado de la Japana Skiado-Federacio por Handikapitoj, kaj liveras forĵeteblajn vindojn al ludantoj; la firmao eksciis, ke seĝoskiaj ludantoj kun paralizita malsupra korpoparto ne havas tempon por iri al necesejo dum sia matĉo aŭ trejnado, kaj ĝi decidis helpi la ludantojn. Tiu helpo estas tre populara inter ludantoj, ĉar la produkto maldika kaj aerlasiva ne altiras okulojn de aliaj homoj al la ludantoj. Onidire, iuj medalistoj de la Vintra Paralimpikoj en Soĉio (Sochi) en 2014 prefere uzis ĝin.

Alia firmao de forĵetebla vindo malkaŝis, ke prezidantoj kaj direktoroj de kompanioj portas ĝin okaze de ĉeesto en longdaŭra ĝenerala kunveno de akciuloj. Kameraistoj estas konataj surhavi ĝin en fotado de longdistanca stafetkurado "Ekiden" okazanta precipe en malvarmega vintro. Laŭ la Organizaĵo pri Studo kaj Evoluigo de Oceano (angla siglo: JAMSTEC), la esplora submarŝipo "Shinkai 6500" mergas ĝis la profundo de 6500 metroj por kelkaj horoj, sed ĝi ne havas necesejan spacon, kaj tial la esploristoj laŭbezone surhavas la vindaĵon.

Forĵeteblaj vindoj japanaj akiras grandan popularecon en aziaj landoj pli kaj pli riĉiĝantaj. En Indonezio, kun jara naskonombro pli kvarobla ol tiu de Japanio, la japana firmao Unicharm okupas pli ol 60 procentojn de la merkato. En Ĉinio, bone vendiĝas altkvalitaj produktoj favorataj de gepatroj. Laŭ la komento de la prezidanto de la loka kompanio en Ŝanhajo (Shanghai) de la firmao Daio Paper, altkvalitaj produktoj fabrikitaj de la kompanio vendiĝis ĉirkaŭ trioble pli multe ol lastjare. La firmao celas pligrandigi la fabrikadon en Ĉinio profitante la favorajn cirkonstancojn.


Interpretilo eksperimentita en aviadilejo

Panasonic, granda firmao de mastrumaj aparatoj, penas elfari megafonon nomatan "Megahon’yaku (megafono kun funkcio interpreti)". Kiam oni parolas japan-lingve antaŭ mikrofono en ĝi, la parolo tuj atingas voĉinterpretan sistemon sendrate, kaj unu aŭ du sekundojn poste oni aŭdos ties interpreton en 3 lingvoj - la angla, ĉina kaj korea.

La firmao projektis tiun ĉi planon, pro la plimultiĝo de alilandaj turistoj en Japanio, pinte je la olimpikoj kaj paralimpikoj en Tokio en 2020.

De decembro 2015 ĝis marto 2016, Panasonic eksperimente dislokis la megafonojn en la flughaveno Narita, kunlabore kun ties administranto. Nome, la megafono donas informojn laŭbezone al alilandaj turistoj kun devo resti en la flughaveno, ekzemple, pro nuligo de flugoj. Nun la megafono ofte misinterpretas parolojn, sen kono de aviadaj terminoj, kvankam ĝi senprobleme interpretas ordinarajn esprimojn. La aviadileja administranto esperas, post plibonigo, plenskale enkonduki la sistemon tra la ejo. La plimultigo de interpreteblaj lingvoj ankaŭ estas planataj.


Cunama tago, la 5a de novembro

Jarfine de 2015, la Ĝenerala Asembleo de UNo unuanime adoptis rezolucion nomi la 5an de novembro "Monda Tago de Konsciigo pri Cunamo", laŭ la japana propono. Al la propono aliĝis pli ol 140 landoj kaj regionoj inkluzive de Ĉilio kaj sudorientaziaj landoj, kiuj grande damaĝitaj de cunamoj. Jam en Japanio, tiu dato estas difinita kiel la "Memoriga tago de damaĝo pro cunamo", laŭ jena historia rakonto.

En la sama dato en 1854 okazis tertrem-ego laŭ la marbordo de la Pacifiko. Tiam maljunulo en la gubernio Wakayama (konata kiel la modelo de la suba bildlibro) antaŭsentis cunamon, tuj post la unuaj skuiĝoj, ekbruligis sian rizstakon ĵus-rikoltitan por averti multajn urbetanojn, ke ili tuj foriru, kaj rezulte sukcesis savi iliajn vivojn.

Tiu ĉi rakonto aperis en ŝtataj lernolibroj de la japana lingvo por elementlernejanoj, publikigitaj de 1937 ĝis 1947. En Esperantujo, en 2005 bildlibron pri tiu ĉi rakonto eldonis Wakayama Esperanto-Rondo kunlabore kun la loka grupo "Interpopola", tradukinte la japanan en la anglan kaj esperantan, sub la titolo de "La fajro de rizstako, la rakonto pri Goryō Hamaguchi en tri lingvoj:la japana, angla, kaj esperanta". (Nun reviziita versio estas aĉetebla ĉe JEI).


Veterprognozo laŭ privataj kompanioj

Antaŭ 20 jaroj leĝo permesis al privataj veterinformaj kompanioj liveri propran veteran informon, kiu akiras grandan reputacion lastatempe.

La kompanio Weather Map respondas retmesaĝe al la demandoj de klientoj rete, ekzemple, pri la vetero en Disnejlando (Disneyland) semajnfine, aŭ tiu de la tago de geedziĝa ceremonio, kontraŭ mil enoj.

La kompanio Halex faris prognozan sistemon por ĉiu loko 1-kvadratkilometra. Ĝi evoluigis la sistemon por antaŭkalkuli la probablecon de terfalo inter du fervoj-stacioj surbaze de la loka pluvokvanto. La fervojkompanio Keikyū enkondukis tiun ĉi sistemon jaron post ties elreliĝa akcidento pro terfalo en 2012 kun 56 vunditoj.

La Japana Vetero-Asocio (JVA) turnis sian atenton al varoj, kies debito varias laŭ vetero aŭ sezono, kiel tofuo kaj malvarma supo ĉinnudela. Ĝi de 2014 eksperimentas prognozi ilian debiton. Iu firmao pri la menciita supo sukcesis malmultigi "manĝaĵan malŝparon" je ĉ. 20 procentoj. Kuraĝigite de la rezulto, JVA plimultigos eksperimentajn varojn, inkluzive de karbonacidaj trinkaĵoj, cele al la komerca lanĉo de tiu ĉi servo en 2017.


Jeto: MRJ (Mitsubishi Regional Jet)

Jeto nomata MRJ sukcesis en la unua 90-minuta flugo en novembro 2015. Tio markis la naskiĝon de la unua japane produktita pasaĝeraviadilo, per la teknologio propre japana, ĉ. 50 jarojn post la helica aviadilo YS11. La vorto "Regional" (regiona) estas por linioj enlandaj aŭ mallongdistancaj, ekzemple de Tokio ĝis Gvamo, Pekino aŭ Ŝanhajo, ĝis 3 800 km. La jeto ankaŭ povas deteriĝi kaj alteriĝi sur malvastaj flughavenoj.

La firmao Mitsubishi Kōkūki (Aviadilo) elfaris ĝin per 7-jara klopodo, kun la financa subteno de la japana registaro. La svelte desegnita jeto uzas novtipan motoron, superas en malmulta brulaĵkonsumo kaj aviadila bruo.

Antaŭ la Dua Mondmilito, Japanio fieris pri sia aviadila tekniko, precipe de militaviadilo kiel Zerosen. Sed post la japana malvenko en 1945, Japanio ne rajtis produkti aviadilojn. Nur en 1962 oni povis finprodukti "YS11", sed ĉ. 10 jarojn poste, oni ĉesis produkti ĝin pro granda deficito. Ekde tiam japanaj firmaoj nur subkontrakte produktadis aviadilojn por alilandaj firmaoj. Fakuloj prognozas, ke la mondo bezonas 5 000 jetetojn dum la estontaj 20 jaroj. La MRJ celas okupi duonon de la merkato. Post 2 jaroj la jetoj estos efektive liveritaj.


Aktorino Hara Setsuko

Hara Setsuko, bela kaj pura aktorino antaŭ kaj post la Dua Mondomilito, forpasis en la aĝo de 95 jaroj pro pneŭmonio en la 5a de septembro 2015.

En 1935, 15-jara ŝi debutis de la film-kompanio Nikkatsu. En 1937, ŝi ludis la heroinon en la filmo "Atarashiki Tsuchi (Nova tero)" produktita kunlabore kun Germanio. Nenormala elekto de la novulino al tia internacia filmo surprizis tiamulojn.

Post la milito, ŝi ludis en la filmoj de eminentaj filmreĝisoroj kiel Kurosawa Akira kaj Imai Tadashi kaj firmigis la pozicion de populara aktorino per sia vizaĝo kun reliefaj trajtoj kaj gaja karaktero. Precipe en bonreputaciaj filmoj kiel "Tōkyō monogatari (Rakonto pri Tokio)" reĝisorita de Ozu Yasujirō, ŝi bone ludis inteligentajn kaj bonkorajn virinojn kaj tial estis rekonita kiel la unuaklasa aktorino.

Post tiam ŝi ludis en pli ol 100 filmoj, sed subite eksiĝis de la filma mondo en la aĝo de 42 jaroj. Post la retiriĝo ŝi loĝis en la urbo Kamakura de la gubernio Kanagawa kaj, rompinte rilatojn kun la socio, neniam aperis en amaskomunikiloj. Krome, pro tio ke ŝi vivis sen edzo dum la tuta vivo, ŝi estis mistera aktorino nomata per la nomo de "eterna virgulino". Laŭ sia vivprincipo ŝi neniam klarigis la kialon de sia retiriĝo el la filma mondo.


Pli da libertempo por zorgendaj familianoj


En la maljuniĝanta socio japana, multiĝas homoj bezonantaj prizorgadon en sia ĉiutaga vivo. Laŭ enketo en 2012, ĉ. 2,39 milionoj da homoj -- precipe homoj je la aĝgrupo de 50-59 -- prizorgas siajn familianojn interrompinte sian laboron.

Laŭ la nuna leĝo, dungito prizorganta sian patr(in)on, edz(in)on k.a. dum du semajnoj aŭ pli, rajtas libertempi unu fojon maksimume por 93 tagoj kaj ricevi laborasekuran monon je 40% de sia tiutempa salajro.

Tamen, nur 3,2 procentoj de la supraj enketitoj utiligis tiun libertempon. Kaj dum la lastaj kvin jaroj, pli ol 400 mil dungitoj eksiĝis por prizorgi siajn familianojn. Por helpi tiajn dungitojn, la japana registaro decidis plialtigi la kovron de asekura kompenso al 67%, nome samnivela al la pagata forpermeso por novaj gepatroj. Tiu ĉi decido estas parto de la klopodo de la Abe-Kabineto "nuligi eksiĝon pro prizorgado".


Por ke sango ne manku

Estonte, sango transfuzota severe mankos, ĉar malpliiĝas junuloj taŭgaj por sang-oferado. Precipe malmultiĝas sangodonantoj malpli ol 30-jaraj, laŭ la Japana Societo de Ruĝa Kruco, kiu administras aferojn pri sang-ofero. Ĝi tial fortigis klopodon por logi junulojn.

En 2015 malfermiĝis ĉambro por sang-ofero kafejeska kaj librejeska ene de moderna domego en Jokohamo. En la ĉambro viciĝas pli ol mil gazetoj, popularaj noveloj kaj bildrakontaĵoj. Plie tie oni povas uzi senpage sendratan reton (WiFi). Tial vizitantoj povas gustumi ĵus faritan kafon legante aŭ retumante tie.

Alia sang-ofera ĉambro estas Akiba:F apud la tokia stacidomo Akihabara, populara inter la amantoj de figuroj kaj plastaj muntaĵoj. Ĝi malfermiĝis antaŭ 6 jaroj kaj nun ekspozicias vestaĵojn por kostuma ludo. Por rigardi kaj foti ilin, multaj junaj viroj regule vizitas la ĉambron.

Krome troviĝas ĉambro kiu kontribuas al la regionaj aktivadoj en la urbo Funabashi en la gubernio Chiba. Flanke de la sang-ofera ĉambro ene de la domego Tsudanuma Parco estas ĉambro senpaga plurcela, ekzemple kursoj por manlaboro aŭ aromo. La ĉambro kontribuas multigi la uzantojn, inkluzive de studentoj kaj grupoj de junaj patrinoj.


Nova dogana konvencio

Komence de oktobro 2015, la nova konvencio pri internacia komerco, Trans-pacifika Komerca Traktato (angle "Trans-Pacific Partnership",TPP) , estis principe konsentita inter la 12 pacifikaj landoj, inkluzive de Japanio kaj Usono, post ĉ. 6 jaroj da traktado. Rezulte, naskiĝos giganta ekonomia zono, kies sumo de malneta enlanda produkto okupos ĉ. 40% de tiu de la tuta mondo.

Oni esperas, ke tiu ĉi ekonomia movo plivigligos ekonomion faciligante la komercon kaj interŝanĝon de produktoj, talentuloj, kaj servoj inter membro-ŝtatoj. Ĝis nun Japanio peze impostis importaĵojn por protekti enlandajn industriojn, sed post TPP, la nuna dogano, ekzemple por bovaĵo je 38.5% malpliiĝos ĝis 9%. Dank' al TPP, konsumantoj malkare aĉetos importitajn bovaĵojn, dum firmaoj de aŭtaj maŝinpecoj kreskigos eksporton, sen la kuranta dogano je pli ol 80% al Usono.

Aliflanke oni timas, ke iuj japanaj agro-produktaĵoj malvenkos, kiam malkaraj produktaĵoj el aliaj landoj abunde aperos en la merkato. Por eviti tian efikon, la japana registaro decidis energie subteni la grandaskaligon de farmbienoj kaj la eksporton de japanaj specialaĵoj kiel rizo kaj frukto por altigi la konkurencan kapablon de japana agrikulturo.


Maskuloj maskeradas tra Japanlando

Venas la sezono de gripo kaj polenozo en Japanio. Precipe en vintro japanoj kutimas porti higienajn (preventajn) maskojn por eviti infektiĝon je malvarmumo kaj gripo, kaj plie por minimumigi enspiron de poleno. Multaj el la jam malvarmumintaj personoj laŭeble portas ĝin por ke ankaŭ aliaj personoj ne infektiĝu je malvarmumo. La jara sumo de produkta kaj importa kvanto de higienaj maskoj en Japanio atingis 3,9 miliardojn. Do ne estas strange, ke en laboristaj trajnoj portas higienajn maskojn pli ol duono de la pasaĝeroj sidantaj antaŭ vi.

Tiuj ĉi scenoj estas ordinaraj en la japana vivo sed ŝajnas al eŭropaj kaj usonaj turistoj tre strangaj. Estas dirate, ke ili unue surpriziĝas de multaj japanoj portantaj maskojn kiam ili alvenas en la internacia flughaveno Narita.

En Eŭropo kaj Usono preskaŭ ne estas kutimo porti higienajn maskojn en la ĉiutaga vivo. Ili do ordinare rigardas masko-portantojn kiel enhospitaligitojn aŭ gravmalsanulojn. Okaze de malsano ili kutime evitas iri eksteren, kuraĝe portante maskojn eĉ se ili volas eliri. Malsanuloj ĝenerale ripozas en sia domo, kaj tial onidire troviĝas tiuj personoj kiuj fulmrapide forkuras surprizite ĉe la vido de masko-portantoj.

Fakte antaŭ ĉ. 10 jaroj okazis tumulto en traeŭropa pasaĝertrajno, ĉar envagoniĝis iu orientana pasaĝero surhavanta tian maskon. Tiam li estis suspektata pri infektiĝo je epidemio de la severa akuta spira sindromo (angla siglo: SARS) pro sia higiena masko. La trajno haltis survoje en Francio por 4 horoj ĝis li povis forpeli suspekton post ekzameno farita de kvarantenisto alveninta tien.

Tamen en aziaj landoj oni ĝenerale portas higienajn maskon kiam oni rajdas sur motorbiciklo "por eviti la enspiron de polvero enhavata en ellasita gaso. Ankaŭ multaj pekinanoj en Ĉinio portas maskojn kontraŭ aera
poluado, kies stato fariĝas alarma lastatempe.

En Japanio lastatempe oni rimarkas, ke precipe junuloj uzas maskon kiel ŝikan aŭ dandan ornamilon, aldone al$B!!(Bla celo preventi malvarmumon. Ŝajnas, ke ili trovis novan funkcion de masko kiel ilo por kaŝi sian vizaĝon kaj por eviti rigardon de aliaj personoj.

Ŝajnas, ke la multiĝo de tiaj "afektaj maskoj" por eviti rigardon de aliaj personoj sugestas al ni, ke ankaŭ interhomaj rilatoj estas grandaj riskoj aŭ malfacilaĵoj por nuntempaj japanoj.


Nova ŝtat-sekureca leĝaro

La 19an de septembro 2015, la ŝtat-sekureca leĝaro estis aprobita, subtenite de la regantaj partioj. La leĝaro konsistas el du leĝoj, nome (1) "La leĝo por evoluigi la sekurecan sistemon" por bloke revizii la ekzistantajn dek leĝojn inkluzive de la Leĝo pri Memdefenda Korpuso, kaj la nova (2) "La leĝo por Helpi la Internacian Pacon", por ebligi sendi la korpusojn eksterlanden.

La 1-a leĝo celas plicertigi la sekurecon de Japanio fortigante la Japana-Usonan Aliancon kaj la internaciajn kunlaborojn, tiel ke Japanio ne estu atakita de malamika lando, per limigita permeso uzi la rajton pri kolektiva memdefendo, kies uzon la ĝisnunaj registaroj daŭre malpermesis. La 2-a leĝo malfermas novan vojon, por ke Japanio povu plie kontribui al la konservo de la monda paco kaj stabileco per humana helpo por rekonstruo kaj helpo al la ariero de alilandaj armeoj.

Multaj juristoj tamen konsideras la leĝaron kontraŭ la Konstitucio malpermesanta teni militopovon. Ankaŭ multaj civitanoj sentis nedifineblan timon pri la leĝaro, kaj ĉiutage okazis apud la parlamentejo grandskalaj manifestacioj kontraŭ la leĝaro. Aliflanke precipe konservativuloj alte taksas la leĝaron pro tio, ke ĝi ĝustigas ĝisnunajn misinterpretojn de la Konstitucio, kaj ke la leĝaro do havas epokfaran signifon por certigi la sekurecon de nia lando.


Ĉu cedi flankon sur rulŝtuparo?

Nun en Tokio multaj uzantoj de rulŝtuparo kutimas akcepti la etiketon cedi la dekstran flankon al personoj kiuj rapidas la vojon, sed en Osako oni cedas la maldekstran flankon. La kutimo cedi la maldekstran flankon populariĝis en metroaj stacioj de Londono ĉirkaŭ 1944. En Japanio, verŝajne sendepende de Londono, tio aperis en la Stacidomo Hankyū-Umeda en Osako en 1967, kaj disvastiĝis en tiu regiono. En Tokio, ekde la malfruaj 1980-aj jaroj oni kutimis cedi la dekstron, laŭdire de la metroa stacidomo Shin-Ochanomizu.

Malgraŭ tiaj kutimoj, dum 3 jaroj, sume 3 865 homoj estis transportitaj per ambulancoj en Tokio pro akcidentoj ĉe rulŝtuparoj. Multaj el ili estis paŝantoj aŭ kontaktitoj de paŝantoj. Tial nuntempe la koncernaj firmaoj de rulŝtuparoj kaj fervojaj firmaoj atentigas la uzantojn, ke ili ne paŝu nek cedu unu flankon al aliaj personoj. Spite tio, multaj homoj ankoraŭ hodiaŭ tenas la malnovan kutimon flankeniri dekstren aŭ maldekstren por tiuj, kiuj rapidas.


Aĉetkuponoj kun premiumo

Ĝis la lasta decembro, oni ofte parolis pri "aĉetkuponoj kun premiumo" emisiitaj de multaj municipoj. "Premiumo" signifas kromvaloron, kiun la posedantoj ĝuas, kiam ili uzas la kuponojn. Ekzemple, en multaj municipoj oni povas aĉeti 12 mil enojn da varoj aŭ servoj per la aĉetkupono kun la nominala valoro de 10 mil enoj.

Tiujn kuponojn oni povas uzi nur en la municipo, kiu emisiis ĝin.
La aĉeto de tiuj kuponoj estas bona investo, kaj tial aperis multaj personoj kiuj intencas akapari ilin. Eĉ aperis vunditoj pro puŝado en la atendvico de aĉetantoj kaj okazas eĉ konfliktoj kaj bataloj ĉe la elĉerpiĝo de kuponoj.

Tamen la kromvaloro fontas el imposto de la civitanoj kaj tial finfine la koston de kupon-premiumo la civitanoj mem pagas. Pro tio, iuj ekonomiistoj diras, ke tia politiko de malavara mondisdonado ne laŭas nek utilas al la origina celo restarigi lokajn ekonomiojn. Ili asertas, ke la ĝusta vojo al tiu celo estas transigi pli multajn fontojn de impost-enspezo for de la centra registaro al la municipoj.


Individuo-identiga numero ("mia-numero")

De la komenco ĉi-jara, la japana registaro enkondukis identigajn numerojn ("My Number System", t.e. Mia-Numera Sistemo), kiu asignas numeron al ĉiuj personoj kun domicilo en Japanio per 12 ciferoj.

De la lasta oktobro ĝis decembro, oni ricevis de sia municipo "sciigan karton" per registrita poŝto. Sur la karto (papera), oni vidas sian individuan numeron, uzotan dum la tuta vivo, kune kun siaj nomo, adreso, naskiĝdato kaj sekso.
Nun oni bezonas la sciigan karton por oficialaj proceduroj kiel socia sekureco kaj imposto. Oni uzos ĝin ankaŭ en diversaj aliaj okazoj, tial estos necese, ke oni atente tenu ĝin kaj neniam sciigu la numeron al aliaj personoj nekonataj.

Krome, estas identiga karto kun vizaĝ-foto, nomata "My Number Card" (karto mia-numera), kaj ĝin oni povas senpage peti de la municipo, montrante sian sciigan karton. Oni povas uzi ĝin kiel oficialan legitimilon same kiel stirlicencon, pasporton k.s.

Jam de la lasta jaro, la Centro de Konsumant-Aferoj en diversaj lokoj ricevas sinsekvajn konsultojn pri suspektindaj telefonvokoj kaj vizitoj, per kiuj oni intencis ŝteli privatajn informojn kiel bankkontnumeroj, profitante la nescion pri la nova sistemo. Laŭ la disvastiĝo de identigaj numeroj plimultiĝos fraŭdoj, en kiuj friponoj forprenos monon de maljunuloj kaj aliaj malfortuloj en la socio, utiligante ilian nescion.


japana kosmonaŭto monatojn restis

La 23an de julio 2015, Sojuz, rusa hom-porta kosmoŝipo kun tri astronaŭtoj, japana, usona kaj rusa, alvenis al la Internacia Kosmostacio (angla siglo: ISS), giganta eksperimenta instalaĵo en la kosmospaco. Yui Kamiya, 45-jara japano, unuafoje restis en ĝi kiel la deka japana spertanto de la restado en la ISS (, kaj sekure revenis surteren en decembro).

Li naskiĝis en agrikulturista familio en la gubernio Nagano. Li infanaĝe aĉetis astronomian teleskopon forkonsumante novjarajn donacojn kaj rigardadis la noktan ĉielon tra la tuta nokto. Fine de la elementa lernejo li revis esti astronaŭto. Li poste elektis pilotan profesion en la Aera Defendkorpuso. En 2009 li estis unu el la kandidatoj de astronaŭtoj en la dungekzameno de la Japana Aerokosmo-Esplorada Agentejo (angla siglo: JAXA).

La tri astronaŭtoj restis en ISS ĝis la lasta decembro, por plenumi multajn taskojn. Unu el la fruaj taskoj estis kunligi la Kosmostacion kun "Kounotori (Cikonio) 5", senpilota proviantomaŝino de Japanio. Li manipulis robotan brakon por kapti "Kounotori" sub la instrukcio de lia antaŭula astronaŭto Wakata Kōichi sur la tero. Tial estis fruktoriĉa aktivado de la du japanaj astronaŭtoj en la kosmospaco.


rekviemaj artfajraĵoj

Je la 15a de aŭgusto 2015, 70 jaroj post la fino de la milito en 1945, okazis ceremonioj por konsoli la animojn de militviktimoj. Tiun tagon en la haveno Pearl Harbor en Usono, oni lanĉis tri fojojn en noktan ĉielon artfajraĵojn nomatajn "Shirogiku (blanka krizantemo)" produktitajn en la urbo Nagaoka de la gubernio Niigata en Japanio imite al la floroj de krizantemo por dediĉi al la militviktimoj. Tiun momenton rigardis la dulandaj civitanoj de Usono kaj Japanio preĝante la pacon.

Oni kalkulas la eventon en Nagaoka en 2 tagoj, kiel unu el la tri grandaj artfajroj en Japanio. En ĝi, sume ĉ. 20 mil fajraĵoj ornamas la ĉielon per belaj koloroj por bonvenigi ĉ. milionon da spektantoj lastatempe. La urbo Nagaoka estas la hejmloko de Yamamoto Isoroku, iama ĉefkomandanto de la unuigita floto, kiu gvidis la atakon kontraŭ la haveno Pearl Harbor. Kvankam la urbo suferis grandan damaĝon inkluzive de ĉ. 1 500 mortintaj civitanoj pro la aeratakoj de usona armeo tuj antaŭ la militfino, tamen nun Nagaoka ĝemelas kun la urbo Honolulo kaj daŭre havas amikajn rilatojn.

Revenu


Skribas Okita Kazumi
Voĉlegas Matsuda Yōko (Macuda Joko)